La ĉifoja recepto, se mi devus kompari ĝin inter pluraj aliaj, montras grandan avantaĝon! Kutime, tradiciaj manĝaĵoj, almenaŭ tiuj konataj en pluraj landoj de ”Okcidento” preskaŭ ĉiam inkluzivas iun bestodevenaĵon, ĉu viando, ĉu lakto, ĉu fromaĝo, ĉu butero… kaj ni, veganoj, devas krei alternativojn por forigi ĉian eron el besta sufero. Min ĝojigis vidi ke… Daŭrigi legi Paneloj: fritaĵoj el la sicilia kuirarto!
Kategorio: Receptoj
Veganaj mafinoj kun ĉokolad-gutoj
La mafinoj (”muffins” en angla lingvo) estas vaste konata kuketo, sufiĉe bongusta kaj taŭga por diversaj manĝoj. Tiu ĉi recepto estas sufiĉe leĝera kaj sana kaj tra facile farebla. Entute ĝi postulos inter 30 kaj 40 minutoj! El ĝi povas estiĝi eĉ 12 mafinoj, sed tio dependos de viaj ujoj. Mi uzis iom grandajn ujojn… Daŭrigi legi Veganaj mafinoj kun ĉokolad-gutoj
Burgos-stila nesangokolbaso
Mi devas konfesi ke mi ne estas speciala ŝatanto de kolbasoj. Tamen, ekde mia veganiĝo mi ĝuas krei aŭ kopii receptojn kaj adapti ilin laŭ miaj preferoj. Veganoj rifuzas manĝi bestodevenajn manĝaĵojn sed tio ne signifas ke ni ne povas ĝui bonegan nesuferigan manĝaĵaron. Kolbasojn oni tradicie faras el restaĵoj de bestoj, precipe porkoj kaj… Daŭrigi legi Burgos-stila nesangokolbaso
Kneloj el avenflokoj kun tomatsaŭco kaj bazilio.
Kneloj estas buloj kiujn oni tradicie faras el besta karno en multaj landoj el ĉiuj kontinentoj. Ili ankaŭ havas sian veganan varianton kiun oni faras el diversaj ĉef-ingrediencoj. Por nia recepto ni uzos avenon kaj ankaŭ eblas aldoni al ĝi sojon. Se vi diligente sekvas la paŝojn, la preparado estos facila, rapida kaj sukcesa! Ek!… Daŭrigi legi Kneloj el avenflokoj kun tomatsaŭco kaj bazilio.
Krudvegana pom-torto!
Jen krudvegana deserto, rapide farebla, facila, delica kaj sen aldonaj sukeroj nek artefaritaj sukeraĵoj. Tiu ĉi pom-torto estas sukerita kun daktiloj kaj naturaj sekvinberoj, kiuj riĉigas ĝin ankaŭ per pluraj avantaĝoj por nia organismo. La daktiloj estas idealaj por sukeri nian torton ĉar ili havas sufiĉe da Beta-karoteno kiu transformiĝas en A-vitaminon en nia organismo.… Daŭrigi legi Krudvegana pom-torto!
Krudvegana torto!
Se vi volas krei vivan torton, jen krudvegana recepto, kiu ne uzas fajron, lakton, ovojn, sukeron… Jen bela eblo surprizi aliajn per via kreaĵo! Por fari ĝin, oni devas sekvi du ĝeneralajn simplajn paŝojn: Unue krei bazon kaj due kremon el fruktoj: povas esti fragoj, mango, aŭ aliajn laŭsezonajn fruktojn. Ingrediencoj por la bazo: 1,5… Daŭrigi legi Krudvegana torto!