Krudvegana pom-torto!

Jen krudvegana deserto, rapide farebla, facila, delica kaj sen aldonaj sukeroj nek artefaritaj sukeraĵoj. Tiu ĉi pom-torto estas sukerita kun daktiloj kaj naturaj sekvinberoj, kiuj riĉigas ĝin ankaŭ per pluraj avantaĝoj por nia organismo.

La daktiloj estas idealaj por sukeri nian torton ĉar ili havas sufiĉe da Beta-karoteno kiu transformiĝas en A-vitaminon en nia organismo. La A-vitamino nepras por la vidkapablo, la bonfarto de la haŭto, la hararo, la mukozoj, la ostoj kaj por la ĝusta funkciado de la imuna sistemo krom ĝiaj kontraŭoksidaj proprecoj. La daktiloj estas unu el la fruktoj plej riĉaj je mineraloj, speciale ili donas al ni kalion, feron, magnezion, fosforon, kaj kalcion inter aliaj. Ili ankaŭ enhavas sufiĉe da fibro, precipe solvebla (pektinoj kaj gumoj), kiuj reduktas la kolesterolon kaj iom malpli la nesolvebla kiu evitas aŭ preventas la mallakson.

Ingrediencoj:

300 gramoj da naturaj senkernaj daktiloj.ingredientes1
100 gramoj da senŝeligitaj nuksoj (aŭ migdaloj).
100 gramoj da sekvinberoj (laŭplaĉe).
6 Rened-pomoj (aŭ alian pomon).
1 kulero da cinamo-pulvoro
1 kulereto da  muskato-pulvoro.
4 kuleroj da akvo.
4 folioj el mento (laŭplaĉe).

Iloj:
Kirlilo
Sup-kulero.
Senkernigilo. (ne nepras)
Kvadrata muldilo.
Spatelo el silikono. (ne nepras)

 

Far-maniero:

Ni metos 150 gramojn da daktiloj en la kirlilo kune kun 100 gramoj da nuksoj kaj 100 gramoj da sekvinberoj. Ni kirlados ĝis atingo de sameca pasto.
paso-11-a paŝo: Ni metos kvar kvadratajn muldilojn en la centro de kvar plataj teleroj kaj disigos la paston en la muldiloj kaj ni premos per la silikona spatelo ĝis kreado de firma bazo.

paso-2

 

2-a paŝo: Ni senkernigos kaj senŝeligos du pomojn. Ni kvaronigos ilin kaj kirlos kun la cetero el la daktiloj (150 gramoj), kulereto da pulvor-cinamo, kulereto da pulvor-muskato kaj kvar kuleroj da akvo, kaj ni kirlu ĝis kreado de fajna kremo.

 

paso-3

3-a paŝo: Ni dismetos la kremon sur ĉiu bazo troviĝanta en la muldilo kaj disfaldos ĝin per la spatelo kaj konservos la ceteron por denove uzi en posta paŝo.

paso-4

 

4-a paŝo: Ni senkernigos kaj senŝeligos la aliajn du pomojn. Ni duonigos kaj tranĉos ilin je fajnaj lamenoj.

paso-5

5-a paŝo: Ni metos unuforman tavolon da fajnaj lamenoj sur la kremo de ĉiu muldilo kaj ni konservos la ceteron. Poste, ni kovros la tavolon el pomo per alia kulero da kremo kaj disfaldos ĝin per la spatelo.

paso-6 (1)

6-a paŝo: Zorgeme ni devas forigi ĝin el la muldilo. Por fini, ni ornamas la torton per mento-folioj! kaj ek! jam nia bongustega deserto pretas!

paso-7

Bonan apetiton!

 

1 komento

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *