Portugala verda buljono

Saluton! Jen bongusta portugala buljono! Ĝi konsistas el tre simplaj ingrediencoj. Mi estis en la nordo de Portugalio pasintan decembron okaze de la Zamenhofa tago kaj mi gustumis lokan veganan kuirarton kaj gustumis bongustajn buljonojn. Mi ne sciis ke portugaloj tre ofte manĝas ilin, tiel do, plej bona maniero reprezenti Portugalan kuirarton ĉe VeganArto estos… Daŭrigi legi Portugala verda buljono

Pastaĵo kun kukurbeto

Saluton! Pastaĵojn oni povas manĝi plej diverse kaj kun multaj ingrediencoj laŭ sezone kaj kompreneble, laŭplaĉe. Ĉi tiu plado, pastaĵo kun kukurbetoestas vere facile farebla, nutriga kaj milde gusta. Se vi ŝatas pastaĵojn, jen recepto por vi! Ingrediencoj: 320 gr da mallongaj pastaĵoj (ekz fusilioj aŭ ‘papilioj’) 650 gr da kukurbeto raspita. Bazilio laŭplaĉe. Salo… Daŭrigi legi Pastaĵo kun kukurbeto

Minestrono, bunta itala supo

Minestronon mi manĝadas tre ofte! Jes, tio okazas kiam la koramiko estas italo! Ĝi iĝis tradicio por ĉemontaraj ekskursaj vespermanĝoj aŭ dum tagoj frostaj aŭ kiam la gorĝo doloras. Ĉiam oni trovas bonajn kialojn por minestronoj! Temas pri supo tre varia, sen fiksa recepto, ĉar tradicie oni faras ĝin laŭ la sezonaj legomoj kaj laŭ… Daŭrigi legi Minestrono, bunta itala supo

Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

dav

Saluton! Բարև Melongenoj estas tre ŝatataj kaj tre aprezataj en la mediteranea kaj kaŭkaza kuirartoj. Ni povas trovi ilin farĉitaj, rostitaj, frititaj, kremigitaj… Sed, el ili ĉiuj mia plej ŝatata estas la farĉita melongeno. Oni povas trovi tiajn farĉaĵojn ne nur en Armenio sed ankaŭ en ĝiaj ĉirkaŭaj landoj. La recepto ne estas komplika kaj… Daŭrigi legi Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Saluton verduloj! Jam ekde pasinta jaro mi volis fari ĉi pladon sed mi iom atendadis. Principe temas pri iom komplika manĝaĵo ĉar la guŝojn oni devus enakvigi kaj kuiri, kaj ili estas sufiĉe malmolaj! Tial mi decidis aĉeti kuiritajn por simpligi la paŝojn. Mi diros ke mi amegas preskaŭ ĉiajn guŝojn kaj mi povus manĝi… Daŭrigi legi Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.