Burgos-stila nesangokolbaso

Mi devas konfesi ke mi ne estas speciala ŝatanto de kolbasoj. Tamen, ekde mia veganiĝo mi ĝuas krei aŭ kopii receptojn kaj adapti ilin laŭ miaj preferoj. Veganoj rifuzas manĝi bestodevenajn manĝaĵojn sed tio ne signifas ke ni ne povas ĝui bonegan nesuferigan manĝaĵaron. Kolbasojn oni tradicie faras el restaĵoj de bestoj, precipe porkoj kaj bovoj. Jen ni volas montri al vi pli sanan kaj same bongustan ‘ne’sangokolbason kiu imitas tradician faman kolbason el la hispana provinco kaj urbo nomataj Burgoso. Se vi estas hispano kaj/aŭ iam gustumis ĝin, vi certe aprezos ĝian veganigan formon! 

Ingrediencoj:

  • 250 gramoj da nigraj fazeoloj kuiritaj
  • 200 gramoj da kuirita rizo
  • ½ cepo
  • 50 gramoj da tritikfaruno (despli bone se oni uzas la glutenon)
  • 40 gramoj da raspita pano
  • 2 kuleretoj da pulvorigita ajlo
  • ½ kulereto da salo
  • ½ kulereto da nigra pipro
  • Olivoleo laŭplaĉe
  • Plastfolio

 

Paŝoj

  • Ni kirlu la fazeolojn kun unu aŭ du kuleroj da ĝia kuirita akvo ĝis atingo de pasto. Eblas kuiri ilin aŭ eĉ pli rapide se oni aĉetas dosojn.
  • Ni tranĉu tre fajne la cepon kaj fritu per pato kun iom da oleo.
  • En bovlo ni miksu la fazeolan paston kun la rizo, la cepo, la gluteno aŭ tritikfaruno, la raspita pano, la pulvorigita ajlo (kiu eblas aŭ anstataŭi aŭ tute forigi), la salo kaj la nigra pipro. Ni bone knedu ĉion ĝis kreado de sameca pasto. Se la pasto rezultiĝas tre seka, eblas aldoni iom da likvaĵo de la nigraj fazeoloj kuiritaj kaj se mola pasto, pli da faruno aŭ gluteno.
  • Kiam la pasto estu mola sed ne algluiĝema en la manoj, ĝi jam pretas. Ni disdividu en pecojn, longigu kaj donu kolbasan formon envolvante ilin en la plastfolion, kiu devos esti ŝnurita ĉiuangule, imitante la tripojn de la tradiciaj kolbasoj.
  • Ni kuiru la kolbasojn dum 30 minutoj, eblas plenigi poton da akvo aŭ per vaporo. Mi pli ŝatas per vaporo sed se vi ne havas la ilon por tio, elektu la alian. Post tiuj 30 minutoj, ni forigu lasu ilin malvarmiĝi kaj ili pretas por esti manĝataj! Ne forgesu elvolvigi ilin por la kuirado!

 

                                                                                                                                       Bonan apetiton!!!

2 komentoj

  1. “despli bone se oni uzas la glutenon”

    Ĉu vi celas diri, ke oni prefere uzu 50 g da glutenpulvoro anstataŭ la faruno, se oni tion havas?

    1. jes, sed ne tuj aldonu ĝin, faru tion iom post iom, ĉar laŭ la fazeoloj kaj la rizo kiun vi uzus, vi devus aldoni ppli aŭ malpli, por ke la konsisto ne estu tre mola aŭ male.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *