Portugala verda buljono

Saluton! Jen bongusta portugala buljono! Ĝi konsistas el tre simplaj ingrediencoj. Mi estis en la nordo de Portugalio pasintan decembron okaze de la Zamenhofa tago kaj mi gustumis lokan veganan kuirarton kaj gustumis bongustajn buljonojn. Mi ne sciis ke portugaloj tre ofte manĝas ilin, tiel do, plej bona maniero reprezenti Portugalan kuirarton ĉe VeganArto estos pero la verda buljono, unu el la naciaj pladoj de Portugalio. La rezulto estis nekredeble bongusta!

Ingrediencoj:

  • 4 mezgranda terpomoj.
  • 1/2 cepo.
  • 2 ajleroj.
  • Akvo por la supo.
  • 5 folioj el krispa brasiko.
  • kelkaj tranĉaĵoj el vegana ĉorizo.
  • Salo, nigra muelita pipro kaj duontaso da oliv-oleo.

Paŝoj:

  • En granda kaserolo ni metos la terpomojn (kiujn ni antaŭe purigis, senŝeligis kaj dispecigis), ajlon kaj cepon, ankaŭ tranĉitaj kaj kovru per akvo. Ni aldonu iom da salo kaj duono el la duontaso da olivoleo. Ni lasu ĝin boli ĝis la terpomoj estu jam molaj.
  • Per la kirlilo (miksilo) ni kirlu ĉion kaj ni ekhavos likvan pureon, aldonu iomete pli da akvo, ĉirkaŭ 1 taso, por ke ĝi havu supecan formon.
  • Nun aldonu la krispan brasikon sen la malmolaj tigoj, iom da pipro, salo se necese kaj la reston el la olivoleo.
  • Ni lasu ĝin boli ĝis la brasiko estu mola, ĉ. 10 min. kaj ĝi jam estos preta.
  • Ni servu kun kelkaj tranĉaĵoj de vegana ĉorizo supre. La ĉorizon mi iom fritis en pato kun iomete da oleo.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *