Universala Deklaracio de la Bestaj Rajtoj

Konsiderante ke ĉiu besto posedas rajtojn kaj ke la malagnosko kaj malaprezo de ties rajtoj igis kaj igas la homon fari krimon kontraŭ la naturo kaj la bestoj, proklamiĝas la sekvo:

Artikolo n-ro. 1
Ĉiuj bestoj estas denaske egalaj antaŭ la vivo kaj havas la samajn ekzistorajtojn.

Artikolo n-ro. 2
a) Ĉiuj bestoj rajtas esti respektataj.
b) La homo, kiel animalo, ne povas atribui al si la rajton ekstermi la aliajn animalojn (bestojn) aŭ ekspluati ilin, kontraŭante tian rajton. Li havas la devon meti siajn konojn je la servo de la bestoj.
c) Ĉiuj bestoj rajtas esti atentataj, prizorgataj kaj protektataj de la homo.

Artikolo n-ro. 3
a) Neniu besto estos submetata al malbona traktado nek kruelaĵoj.
b) Se morto de besto estus necesa, ĝi devus esti subita, sendolora kaj nesuferiga.

Artikolo n-ro. 4
a) Ĉiuj bestoj apartenantaj al sovaĝa specio rajtas libere vivi en sia propra natura medio, ĉu surtera, ĉu ĉiela aŭ ĉu akva, kaj al la generado.
b) Ĉia forigo de la libero, eĉ tia kun edukaj celoj, kontraŭas tiajn rajtojn.

Artikolo n-ro. 5
a) Ĉiuj bestoj apartenantaj al specio tradicie vivanta en la ĉirkaŭo de la homo rajtas vivi kaj kreski je la ritmo kaj en la viv- kaj liberkondiĉoj tipaj de ilia propra specio.
b) Ĉia modifo de ties ritmo aŭ ties kondiĉoj kiuj estus altruditaj de la homo kun komercaj celoj kontraŭas tiajn rajton.

Artikolo n-ro. 6
a) Ĉiu besto kiun la homo elektis kiel akompananton rajtas ke sia vivdaŭro estu konforma al la natura longviveco.
b) La forlaso de besto estas kruela kaj malnobliga konduto.

Artikolo n-ro. 7
Ĉiu besto dediĉata al laboro rajtas je justa limigo de la tempo kaj intenso de la laboro, je refortiga nutrado kaj ripozo.

Artikolo n-ro. 8
a) La eksperimentado kun bestoj kiu implicas la fizikan aŭ psikan suferon estas nekongrua kun la bestaj rajtoj, ĉu por medicinaj, sciencaj, komercaj eksperimentoj, ĉu por aliaj formoj de eksperimentado.
b) La alternativaj teĥnikoj devas esti uzataj kaj evoluigataj.

Artikolo n-ro. 9
Kiam besto estas celata por la manĝado, ĝi devas esti nutrata, instalata kaj transportata, same kiel buĉata, sen ke tio estu anksia aŭ dolora por ĝi.

Artikolo n-ro. 10
a) Neniu besto devas esti ekspluatata por amuziĝo de la homo.
b) La menaĝerio kaj spektakloj kiuj uzas bestojn estas nekongruaj kun la digno de la besto.

Artikolo n-ro. 11
Ajna ago kiu kaŭzas la morton de besto sen ties neceso estas vivmortigo, tio estas, krimo kontraŭ la vivo.

Artikolo n-ro. 12
a) Ajna ago, kiu kaŭzas la morton de granda nombro de sovaĝaj bestoj estas genocido, tio estas, krimo kontraŭ la specio.
b) La poluado kaj detruado de la natura medio kondukas al genocido.

Artikolo n-ro. 13
a) Mortinta besto devas esti traktata kun respekto.
b) La perfortaj scenoj, en kiuj la bestoj estas viktimoj, devas esti malpermesataj en kino kaj televido, krom se ili celas montri la atakojn kontraŭ la bestaj rajtoj.

Artikolo n-ro. 14
a) La agentejoj por protektado kaj gardado de la bestoj devas esti reprezentataj je registara skalo.
b) La bestaj rajtoj devas esti defendataj per la leĝo, same kiel la homaj rajtoj.

 

*Ĉi tiu deklaracio estis adoptita de la Internacia Ligo de la Bestaj Rajtoj en 1977, kiu proklamis ĝin en la sekva jaro. Poste, ĝi estis aprobita kaj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Unesko.*