Kneloj el avenflokoj kun tomatsaŭco kaj bazilio.

10428707_10206514339966968_8224843206165425999_n
Kneloj estas buloj kiujn oni tradicie faras el besta karno en multaj landoj el ĉiuj kontinentoj. Ili ankaŭ havas sian veganan varianton kiun oni faras el diversaj ĉef-ingrediencoj. Por nia recepto ni uzos avenon kaj ankaŭ eblas aldoni al ĝi sojon. Se vi diligente sekvas la paŝojn, la preparado estos facila, rapida kaj sukcesa! Ek!

Por la kneloj:

♥ 1 granda glaso da avenflokoj
♥ 1 ajlero
♥ duono el karoto
♥ duono el cepo
♥ 1 kulereto da ‘dolĉa’ papriko
♥ Iom da soj-saŭco
♥ 1 kulereto da kumino (pulvoro)
♥ duonkulereto da ajl-pulvoro
♥ 2 kuleroj da oliv-oleo
♥ salo
♥ pipro

Por la saŭco:

♥ 1 taso da tomatsaŭco
♥ 1 cepo
♥ 1 karoto
♥ 2 ajleroj
♥ 2 kuleroj da olivoleo
♥ 1 kulereto da sukero
♥ 10 folioj el freŝa bazilio

Por prepari la saŭcon nidevas tranĉi la cepon, la ajlon kaj la karoton kaj fritas ĝin sur fritilo (pato) kun du kuleroj da olivoleo. Kiam la cepo alprenu orkoloran aspekton ni povas ekaldoni la tomatsaŭcon, la bazilion, salon kaj sukeron. Ni lasu ĝin surfajre ĉirkaŭ 15 min. kaj ni kirlu de tempo al tempo kaj kiam ĝi estu preta, ni uzu kirlilon por havi samecan saŭcon.

Ni tranĉu la karoton, la cepon kaj la ajlon por la kneloj kaj ni fritu tion. Sekve, ni aldonu al la pato la avenflokojn kaj ĉiujn spicojn kaj ni leĝere fritu dum dek minutoj kaj dume ni kirlu de tempo al tempo. Se la pasto estas tre seka, ni aldonu iom da akvo.

Ni lasu ĝin malvarmiĝi iomete kaj poste ni kreu la bulojn kaj ni fritu ilin sur varma pato kun iom da olivoleo. Ni kovras la knelojn kun la saŭco kaj post duonhoro ni jam povas manĝi!

2 komentoj

  1. Kiam mi provis presi la recepton mi finfine devis uzi tri paĝojn. Nur malgranda sekcio da ĉiuj paĝoj havas vortojn. Malfacilas por kuirado.

    1. dankon Fred pro la mesaĝo, ni faras nun ĉion eblan por plibonigi ĝin, dankon pro la atentigo!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *