Tradiciaj pankukoj

Salaton! Jam rapide alproksimiĝas la Sankta Semajno kaj en Hispanio oni tradicie preparas por ĉi datoj, pankukojn kiujn mi tre ŝatas kaj nepre volas kundividi kun vi la recepton! La tradicia recepto ne estas vegana ĉar ĝi kutime enhavas ovon kaj lakton sed la veganigo estas tute facila kaj la gusto ne multe ŝanĝiĝas.

Ingrediencoj:

  • 1 malnova, malseka pano. (prefere konservu panon de antaŭa tago).
  • 500 ml da vegetaĵa lakto (mi uzis sojlakton ĉar pli etkosta).
  • 100 gramoj da kiker– aŭ tritikfaruno.
  • 2 branĉetoj da cinamo.
  • 3-5 supkuleroj da pulvorigita cinamo.
  • 500 ml da plantoleo por fritado (mi rekomendas la sunflor-oleon).
  • taso da bruna sukero
  • Agav-siropo (opcie)

Paŝoj:

  • Unue ni devas varmigi la lakton kun la branĉetoj kaj kulero da agav-siropo. Post ekbolo ni metos ĝin en ujon kun ampleksa fundo kaj dum ĝi malvarmiĝas,
  • Ni tranĉos la panon diagonale farante plurajn tranĉaĵojn kiuj ne estu tro dikaj. Pli malpli kiel la dikeco de niaj fingroj.
  • Preparu la ŝmiraĵon: Aldonu al la faruno iom da akvo,  kaj kirlu, tiel ĝis vi ekhavos samecan paston, kiu ne estu tro densa sed ne tro maldensa. Se vi uzas kikerfarunon mi rekomendas aldoni kulereton da pom-vinagro.
  • Metu la panon en la ujon kun la lakto por ke ĝi trempiĝu bone, ambaŭflanke, sed zorgeme ĉar la pano povus diseriĝi.
  • Nun, en ampleksa pato (fritilo), varmigu la oleon.
  • Zorgeme prenu la panon, per viaj manoj iomete premu por forigi iom da likvaĵo, metu en la farunujon, ŝmiru bone ambaŭflanke kaj, kiam la oleo estu sufiĉe varma, fritu ĝis orkoloriĝo. Por la fritado uzu du spatelojn por aliflankigi ilin. Prefere fritu kiom ajn vi povos samtempe.
  • Lasu ilin sur kuirpapero por forigado de la troa oleo. Ŝmiru per miksaĵo el cinamo kaj sukero kaj se vi havas kaj volas pli dolĉajn pankukojn, aldonu ankaŭ agav-siropon.
  • Metu en la fridujon kaj lasu malvarmiĝi minimume unu horon! manĝu ilin kun la familio se multaj ĉar post kelkaj tagoj tro sekiĝas!

4 komentoj

    1. dankon pro via komento!! jes mi plene konsentas, mi tre tre ŝatas ilin! la vorto en la portugala similas al la hispana ”rebanadas” sed tio simple signifas ”tranĉaĵo” por ajna afero.

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *