Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj

En tiuj ĉi lastaj tagoj mi komencis iom esplori la kartvelan kuirarton kiu estas tre riĉa, bunta, bongusta  kaj varia sed ne tro konata kaj en Hispanio kaj en ‘Okcidento’. Mi konatiĝis kun la kartvela kuirarto en la najbara lando Armenio kie mi loĝis ses monatojn. Tie famas pluraj restoracioj kie eblas manĝi tradiciajn kartvelajn manĝaĵojn.… Daŭrigi legi Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj

Veganaj meksikaj faĥitoj

Unu el la plej popularaj pladoj de la riĉa meksika kuirarto estas la tiej nomataj ”faĥitoj”  (hispane ‘fajita’ povas signifi etaj strio, zono aŭ bendo). Por ĝi ni bezonos simplajn ingrediencojn kaj meksikan tortiljojn kiujn ofte oni povas trovi en supermarktoj. Se vi ne trovus la tortiljojn ĉe vi, eblas simple anstataŭi ilin per la… Daŭrigi legi Veganaj meksikaj faĥitoj

Paneloj: fritaĵoj el la sicilia kuirarto!

La ĉifoja recepto, se mi devus kompari ĝin inter pluraj aliaj, montras grandan avantaĝon! Kutime, tradiciaj manĝaĵoj, almenaŭ tiuj konataj en pluraj landoj de ”Okcidento” preskaŭ ĉiam inkluzivas iun bestodevenaĵon, ĉu viando, ĉu lakto, ĉu fromaĝo, ĉu butero… kaj ni, veganoj, devas krei alternativojn por forigi ĉian eron el besta sufero. Min ĝojigis vidi ke… Daŭrigi legi Paneloj: fritaĵoj el la sicilia kuirarto!