Krudvegana torto!

Se vi volas krei vivan torton, jen krudvegana recepto, kiu ne uzas fajron, lakton, ovojn, sukeron… Jen bela eblo surprizi aliajn per via kreaĵo!

Por fari ĝin, oni devas sekvi du ĝeneralajn simplajn paŝojn: Unue krei bazon kaj due kremon el fruktoj: povas esti fragoj, mango, aŭ aliajn laŭsezonajn fruktojn.

Ingrediencoj

por la bazo:

  • 1,5 taso da nuksoj kaj migdaloj.
  • 1 taso da raspita kokoso
  • 8 daktiloj

por la kremo:

  •  2 tasoj da aktivigitaj akaĵu-nuksoj
  • 1 kulereto da citronsuko (laŭplaĉe)
  •  ½ taso da Agav-siropo.
  •  ½ taso da kokos-oleo
  • 1 kulereto da vanila likvo (laŭplaĉe)
  • 500g da fragoj

 

por la ornamo:

  • -fragoj
  • kivioj
  • karambolo
  • mirteloj

kion pli oni bezonas:

  • kirlilon.
  • 15centimentran muldilon
  • aluminian paperon.

Prepar-maniero

Paŝoj:

1. en la kirlilo kirlu ĉiujn ingrediencojn por la bazo ĝis akirado de sameca pasto.

2. duonigi la paston en du samajn partojn. Kovri la fundon de la muldilo per aluminia papero, aldoni la unuan parton de la pasto en la muldilo kaj per la mano premi por ke ĝi algluiĝu kaj prenu tortan formon. La alian parton ni konservas por poste uzi samcele.

3. en potenca kirlilo ni metas ĉiujn ingrediencojn por la kremo, krom la fragoj kaj kirli ĝis akiro de milda, mola kremo.

4. duonigi la kremon.

5. Dividi en du partojn la fragojn. La unuan parton oni tranĉas je etaj pecoj. Miksi ĉi tiujn fragojn kun la unua parto de la kremo. Meti ĉi tiun kremon en la muldilon sur la unua parto de la bazo. Disfaldu ĝin. Konservu en la frostujo minimume du horojn.

6. Meti la alian duonon de la fragoj en la kirlilo kaj kirlu bone. Aldonu la alian duonon de la kremo kaj daŭre kirlu ĝis akiro de sameca kremo.

7. Preni la alian duonon de la pasto, disfaldu bone, donu la formon de la muldilo kaj metu sur la kremon (kiu jam devas esti frosta)

8. Meti la alian parton de la kremo en la muldilo sur la alia parto de la bazo. Disfaldi zorgeme per ilo aŭ perfringre kaj konservi en la frostujo.

9. Forigi el la frostujo 15 minutojn antaŭ manĝi kaj ornami per fruktoj (aŭ nur fragoj). Tranĉu, servu kaj ĝuu!!!

 

Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *