Pri ni

Saluton, karaj legantoj kaj scivolemaj vizitantoj:

cv

Andy Hernández

Enric Baltasar

Ĉi tiu portalo, la unua vegana portalo en Esperanto, kies celo estas la disvastigado de sana vivstilo sen la neceso mortigi kaj suferigi bestojn, estas la rezulto de laboro de Enric Baltasar (retej-mastrumado kaj merkatikaj konsiloj) kaj Andy Hernández (enhavo kaj diskonigado).

Ni deziras ankaŭ danki diversajn personojn, kiel ekzemple al Lode Van de Velde, kiu permesis al ni reprodukti sian verkon pri veganismo.  David Gasol, nutriciisto fakiĝinta pri veganismo kaj makrobiotiko, kiu al ni permesis publikigi esperantigitaj siajn artikolojn en nia retejo. Ankaŭ la veganan personan trejniston Jorge Garcia kiu afable rajtigis nin publikigi siajn artikolojn. Krome, niaj senfinaj dankoj al Pietro von Herts kaj al la facebook-a paĝo Monda Lingvo kiu peris por krei la logoon de nia retejo. Ili tre afable kaj laboreme dizajnis plurajn versiojn ĝis la fina elekto.