Burgero el kukurbeto kaj freŝaj herboj

Hodiaŭ en supermarkto mi vidis bonajn ofertojn pri kukurbetoj kaj melongenoj kaj profitis por aĉeti kelkajn kontraŭ malalta prezo. Kaj kion fari per ili? Burgerojn mi tuj elpensis kaj volus kundividi kun vi. Certe ĝia gusto estas herbece freŝa, kaj eĉ iomete pikase vi aldonus iom da kajena pipro, kion mi ne faris sed mi certas ke tiel ĝi estus same bonega!

Ingrediencoj:

  • 1 granda kukurbeto aŭ 2 mezgrandaj
  • 2-3 kuleroj da freŝa tranĉita koriandro
  • Manpleno da ŝenoprazo tranĉita
  • 2-3 kuleroj da petroselo
  • Origano (seka)
  • Nigra pipro laŭplaĉe
  • Salo laŭplaĉe
  • 60 gr da tritikfaruno.
  • 1 kulereto da gisto.
  • Plantoleo.

Paŝoj:

  • Unue ni devas lavi la kukurbojn kaj la herbojn. La kukurbeton ni raspos per raspilo kaj manpremos ĝin por forigi preskaŭ tutan likvaĵon. Metu en bovlo.
  • Aldonu al la raspita kukurbeto la fajne tranĉitajn herbojn: t.e. ŝenoprazo, petroselo kaj koriandro. Same aldonu la ceteraĵojn: salo, pipro, faruno, gisto kaj la seka origano. Per ligna kulero aŭ pero spatelo, ĉion samecigu kirlante.
  • Sekomence ŝajnas tro da faruno, ne gravas, daŭre kirlu kaj ĉio kuniĝos. Laŝu ĝin ripozi minimume 30 minutojn.
  • Varmigu paton kun plantoleo (mi uzis olivoleon), per du kuleroj prenu la paston kaj jam sur pato varma donu burgeran rondan formon.
  • Lasu ilin friti, je meza fajro, 2-3 minutojn ĉiuflanke ĝis las burgeroj rostiĝu. Mi uzis ŝtopilon por la pato, se vi havas, uzu ĝin ĉar tiel la varmo koncentriĝos ĉe la burgeroj kaj kuiros interne pli bone.
  • Servu ilin kun salato, pano, rizo aŭ eĉ solaj!

       Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *