Terpombuloj farĉitaj per haketita sojviando kaj olivoj ;)

Hej saluton! Kiam mi estis infano kaj loĝis en Kubo, frapita pro la subita falo de la Fera Kurteno kaj de Sovetunio, komencis malaperi multaj manĝaĵoj kaj la restantaj iĝis tre multekostaj kaj multegaj pro malsato forlasis la landon. Unu el la tiamaj restantaj manĝaĵoj ne tro kostaj estis la terpombuloj kiujn mi multege ĝuis… Daŭrigi legi Terpombuloj farĉitaj per haketita sojviando kaj olivoj 😉

Publikigita
Kategoriitaj Aliaĵo

Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita

  Saluton amikoj! Hodiaŭ mi volas instrui al vi kiel fari facilan, sanan kaj bongustan pladon el la greka kuirarto kiu estas unu el la plej internacie konataj el Grekio. Verdire temas pri orienteŭropa kaj mezorienta plado kiu verŝajne estis araba, laŭ vikipedio ĝia nomo “musakás” estas grekigo de araba vorto. Ĝi disvastiĝis Eŭropen tra… Daŭrigi legi Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita

Andaluza gazpaĉo, legoma malvarma supo ;)

Saluton! Bone, kiel vi scias, tradiciaj pladoj ofte havas diversajn versiojn laŭ la regionoj kie ili evoluis. Same okazas pri gazpaĉo, la plado kiun mi volas prezenti al vi. Receptoj pri ĝi multe varias, ekzemple, kelkaj inkluzivas karotojn, aliaj forigas la tomatsemojn kaj senŝeligas ilin. Kelkaj ankaŭ aldonas verdan pomon, kukumon kaj lastatempe ekmodiĝis gazpaĉoj… Daŭrigi legi Andaluza gazpaĉo, legoma malvarma supo 😉

Publikigita
Kategoriitaj Aliaĵo

Bunta krudvegana lasanjo!

Tre malofte  mi manĝas nur krudveganajn manĝaĵojn eĉ se iam mi planis iĝi krudvegano sed tio nur daŭris unu monaton! En tiu epoko mi faris kelkajn krudveganaĵojn (braŭnion, pomtorton , makadamian  fromaĝon kaj glaciaĵon) por ĉi tiu retpaĝaro 😉 Tio ne signifas ke mi ne ŝatas krudaĵojn sed krudveganismo postulas sufiĉe da disciplino kaj antaŭpreparado… Daŭrigi legi Bunta krudvegana lasanjo!

Publikigita
Kategoriitaj Aliaĵo

Pano por burgeroj

En la lastaj monatoj mi komencis esplori pri burgeroj. Mi ŝatas ilin ĉar oni povas krei multegajn malsamajn burgerojn el tre diversaj ingrediencoj troveblaj laŭ la sezono, regiono aŭ propra aparta ŝato. Burgeroj povas esti el fazeoloj, rizoj, sojo, aveno, pizoj kaj tre ofte miksitaj… Sed ĉiam mi havis la saman problemon: La pano. Neniu… Daŭrigi legi Pano por burgeroj