Paneloj: fritaĵoj el la sicilia kuirarto!

La ĉifoja recepto, se mi devus kompari ĝin inter pluraj aliaj, montras grandan avantaĝon! Kutime, tradiciaj manĝaĵoj, almenaŭ tiuj konataj en pluraj landoj de ”Okcidento” preskaŭ ĉiam inkluzivas iun bestodevenaĵon, ĉu viando, ĉu lakto, ĉu fromaĝo, ĉu butero… kaj ni, veganoj, devas krei alternativojn por forigi ĉian eron el besta sufero. Min ĝojigis vidi ke en sicilia kuirarto ekzistas pluraj pladoj tute veganaj, sen ajna modifo farenda! Krome, temas pri vere facila recepto kiu konsistas el malmultaj ingrediencoj. La panelojn oni kutimas manĝi aldonante iom da citronsuko kaj kun pano kovrita de sezamsemoj sed oni povas elekti ajnan panon por tio. Provu kaj gustumu ĝin!!!

Ingrediencoj:
500 gramoj da kikerfaruno
Litro kaj duono da akvo
Fenkol-semoj laŭplaĉe kaj vole
Salo laŭplaĉe
Petroselo laŭplaĉe
Abunda sem-oleo (sunflora) por friti ilin poste

Iloj:
Kaserolo
Muldilo
Preparmaniero:
En kaserolo ni aldonu la akvon, la kikerfarunon kaj la salon laŭplaĉe kaj meti ĝin sur mez-malalta fajro.

Jam de la komenco ni devas kirladi paciencie kaj ĉiam samdirekte. Post pluraj minutoj ni rimarkos ke la faruno pli densiĝas, ni ne haltu kaj daŭre kirlu ĝis ‘ekmalmoliĝo’ de la pasto.

Ni aldonu la tranĉitan petroselon iom pli kirlu kaj la pasto jam pretas.

Nun ni metas ĝin en la muldilon kaj post malvarmiĝo ni metu en la fridujon dum kelkaj horoj ĝis plena malvarmiĝo por ke ĝi estu pli malmola kaj ne disiĝema.

Poste ni tranĉu en fajnajn pecojn kaj fritu en varma oleo.

Por forigi la troan oleon kiun ili havas, ni uzu kuirpaperon por tio.

Kaj la paneloj jam pretas! Bonan apetiton!

3 komentoj

  1. Saluton,
    Mi pensas ke tio ekzistas en la kuirarto de Niceo sub la nomo “soca”.
    Mi jam faris hejme, estas tre bongusta kun tomatoj.

    1. Saluton! kvankam ambaŭ fariĝas el kikerfaruno, ili havas malsamajn formojn. La ”socca” estas kuirita en la forno kaj la formo similas al krespo, tiele ĝi plej similas al la itala plado ”fainà” aŭ ”farinata”. Paneloj estas pli malgrandaj pecoj frititaj kaj manĝataj kun pano. Vi donis al mi bonan ideon kaj mi provos fari ‘sokon’ ĉe mi!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *