Veganaj mafinoj kun ĉokolad-gutoj

La mafinoj (”muffins” en angla lingvo) estas vaste konata kuketo, sufiĉe bongusta kaj taŭga por diversaj manĝoj. Tiu ĉi recepto estas sufiĉe leĝera kaj sana kaj tra facile farebla. Entute ĝi postulos inter 30 kaj 40 minutoj! El ĝi povas estiĝi eĉ 12 mafinoj, sed tio dependos de viaj ujoj. Mi uzis iom grandajn ujojn kaj rezulte mi havis nur 6, sed grandegaj!

INGREDIENCOJ

  1. 4 maturaj bananoj
  2. ½ taso da vegetaĵa lakto (mi pli ŝatas uzi migdal-lakton) – (122 g)
  3. 2 ½ tasoj da tritikfaruno (se ĝi estus nerafinita eĉ pli bone) – (375 g)
  4. 1 kulereto da hidrokarbonato
  5. ½ taso da bruna sukero (95 g)
  6. ¼ taso da olivoleo aŭ kokosoleo (50 g)
  7. 1 kulereto da vanil-aromo (opcie)
  8. ½ taso da ĉokolad-gutoj (90 g) -se vi ne trovas ilin ĉe vi, prenu ĉokolad-nugaton kaj distranĉetu ĝin en pecojn kiel anstataŭaĵon.

PAŜOJ

  1. Varmigu la fornon je 180ºC aŭ 355ºF.
  2. Kirlu la bananojn kaj la vegetaĵan lakton per kirlilo kun la sukero, la vanil-aromo kaj la oleo.
  3. En granda ujo miksu la kirlaĵon kun la faruno kaj la hidrokarbonato. Movu ĉion bone ĝis atingo de sameca pasto sen grumeloj. Aldonu la ĉokolad-gutojn aŭ pecetojn kaj ree movu ĝin.
  4. Ŝmiru per oleo aŭ margarino (vegetaĵa butero) la muldilon kaj preskaŭ plenigu ĝin da pasto. Se vi uzas silikonajn muldilojn, la ŝmirado povas esti opcia. Laŭplaĉe aldonu pliajn pecetojn da ĉokolado en la supro por plibeligi ĝin.
  5. Metu ilin en la varman fornon dum 25 aŭ 30 minutoj. Se vi hezitas, zorgeme fendu lignan aŭ metalan bastoneton kaj se ĝi elirus pura, jam tute pretus la mafinoj. Lasu ilin malvarmiĝi por eligi el la muldilo kaj posta manĝado!

                                                                                                                                                               Bonan apetiton!!!

3 komentoj

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *