Pastaĵo kun kukurbeto

Saluton! Pastaĵojn oni povas manĝi plej diverse kaj kun multaj ingrediencoj laŭ sezone kaj kompreneble, laŭplaĉe. Ĉi tiu plado, pastaĵo kun kukurbetoestas vere facile farebla, nutriga kaj milde gusta. Se vi ŝatas pastaĵojn, jen recepto por vi!

Ingrediencoj:

  • 320 gr da mallongaj pastaĵoj (ekz fusilioj aŭ ‘papilioj’)
  • 650 gr da kukurbeto raspita.
  • Bazilio laŭplaĉe.
  • Salo laŭplaĉe.
  • 20 ml da olivoleo.
  • Nigra pipro laŭplaĉe.
  • 1 ajlero.

Paŝoj:

  • Unue bolu akvon en granda poto kaj tuj post ekbolo aldonu salon.
  • Dume lavu, sekigu kaj raspu la kukurbeton kun la ŝelo.
  • Verŝu la oleon sur grandan paton kaj varmigu je malalta fajro kun ajlero.
  • Aldonu la  kukurbetaĵon, salon kaj pipron kaj kuiru dum 5-6 minutoj, foje kirlante ĝin; poste forigu la ajleron.
  • Dume kuiru la pastaĵon en la bolanta akvo kun salo kaj kiam ĝi estos preta filtru, sed konservu glason da tia akvo. Por scii kiam pretos la pastaĵo, legu la kuirpaŝojn ĉe la kovraĵo.
  • Verŝu la pastaĵon en la paton kun la kukurbeto raspita, kun iom da konservita akvo, plu kuiru ĝin altfajre dum kelkaj minutoj kaj poste malŝaltu. Parfumu ĝin kun bazilio kaj la pastaĵo estos preta!

Bonan apetiton! 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *