Ĉorizo el gluteno kaj rizo

Salaton amikoj! Mi vizitis Portugalion por la tria fojo pasintan decembron, sed estis unua fojo en la nordo (Porto kaj Brago) kaj unua fojo ankaŭ en esperanta etoso. Mi malkovris lokan veganan kuirarton, kaj la emon de portugaloj al supoj. Mi mem ne multe faris supojn ĉe mi sed post ĉi viziti mi konvinkiĝis ke mi devas ilin fari pli ofte ĉar bongustegaj! Por ornami, samkiel ĉe la tradicia plado, mi faris kolbason, kiun vi ankaŭ povas fari. Mi esperas ke vi ŝatos ĝin. Ĝi ne nur utilas por la supo kiun mi baldaŭ afiŝos, sed por multaj aliaj manĝaĵoj. Por lentosupoj, sandviĉoj kaj aliaj inventaĵoj viaj!

Ingrediencoj: 

  • 125 gr. da gluteno
  • 20 gr. ronda riza blanko
  • 150 ml. legoma buljono
  • 1 kulereto da sojsaŭco
  • 2 kuleroj da raspita pano
  • 1 kulereto da seka origano
  • 1 kulereto da Kajena pipro
  • 1 kulereto da dolĉa papriko
  • 1 kulereto da pika papriko
  • 1 kulereto da pulvorigita ajlo
  • 1 kulereto da salo
  • ½ kulereto da pipro

Paŝoj:

  • Ni kuiru unue la rizon, ni forigos la troan akvon kaj konservos.
  • Ni devas meti en bovlon la glutenon kun la cetero el de sekaj ingrediencoj (krom boligita rizo). Ni miku ĉion bone kaj sekvo aldonos la rizon kaj denove bone miksos ĉion bone.
  • Nun ni miksas la likvaĵojn en alia bovlo: la legoma buljono kaj la sojsaŭco. Post sameciĝo ni aldonu ĝin al la miksaĵo de sekaj ingrediencoj. Miksu per via mano. Se ni rimarkas ke la maso estas tre seka, ni povas aldoni iom pli da likvaĵo aŭ akvo.
  • Ni bezonas plastan paperon por doni formon al la kolbaso: Sur plataĵo etendu la plastan paperon kaj dispecigu la mason en du partojn.
  • Prenu unu parton kaj per via mano donu al ĝi stangan formon, samkiel longa ĉorizo. Metu ĝin sur la flankon kiu pli proksimas al vi kaj zorgeme rulu fermante ĝin. Ni premos bone per ŝnuroj aŭ per la plastaĵo mem ĉe ambaŭ ekstremoj de la rulaĵo.
    Per fajna pinto de tranĉilo aŭ simile faru truetojn en la rulaĵo.
  • Ni metu do en akvon por bolado dum 45 minutoj.

Lasu ĝin kelkajn horojn en la fridujo kaj poste uzu por multaj diversaj pladoj aŭ sandviĉoj. Tranĉu lamene kaj fritu, ekzemple. Mangu kun pano kaj salato, aŭ aldono al lentoj. Mi faris ĝin por portugala verda supo 😉

5 komentoj

  1. Bonege! Mi tre ŝatas portugalan verdan supon. En la brazila urbo Rio de Ĵanejro ĝi estas kutima manĝaĵo.

    1. Mi ne sciis ke oni ankaŭ manĝas ĝin en brazilo sed pro komunaj historioj, tio kompreneblas! bongusta supo!

  2. Dankon por la recepto. Ni baldaù viziton Porton; chu vi havas bonan adreson por vegane manghi?

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *