Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.

Strogonofo aŭ stroganofo estas rusa plado de la 19a jarcento, onidire, ĝin kreis ĉefkuiristo kiu laboris por la rusa militisto, duko Pavel Aleksandroviĉ Stroganov. Ĝi ekiĝis kadre de kuirkonkurso en Peterburgo. De tie ĝi disvastiĝis en Ĉinion, Usonon kaj Brazilon inter aliaj landoj! Kutime ĝi estas manĝata kun spagetoj aŭ rizo. Sed oni povas manĝi… Daŭrigi legi Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.

Burgos-stila nesangokolbaso

Mi devas konfesi ke mi ne estas speciala ŝatanto de kolbasoj. Tamen, ekde mia veganiĝo mi ĝuas krei aŭ kopii receptojn kaj adapti ilin laŭ miaj preferoj. Veganoj rifuzas manĝi bestodevenajn manĝaĵojn sed tio ne signifas ke ni ne povas ĝui bonegan nesuferigan manĝaĵaron. Kolbasojn oni tradicie faras el restaĵoj de bestoj, precipe porkoj kaj… Daŭrigi legi Burgos-stila nesangokolbaso

Burgeroj el aven-flokoj

Jen simpla kaj rapide farebla recepto por kuiri bongustajn burgerojn el aveno. Ingrediencoj: 250 ml da aven-flokoj 1 karoto 1/4 cepo Iom da kumino Iom da salo Soj-saŭco (opcia) Petroselo (opcia) Paŝoj: Unue sur pato varmigu la kuminon kaj la salon por intensigi ĝian guston. Poste fajne raspu la karoton, la cepo-pecon kaj miksu kun… Daŭrigi legi Burgeroj el aven-flokoj