Andaluza gazpaĉo, legoma malvarma supo ;)

Saluton! Bone, kiel vi scias, tradiciaj pladoj ofte havas diversajn versiojn laŭ la regionoj kie ili evoluis. Same okazas pri gazpaĉo, la plado kiun mi volas prezenti al vi. Receptoj pri ĝi multe varias, ekzemple, kelkaj inkluzivas karotojn, aliaj forigas la tomatsemojn kaj senŝeligas ilin. Kelkaj ankaŭ aldonas verdan pomon, kukumon kaj lastatempe ekmodiĝis gazpaĉoj el akvomelono, fragoj, ĉerizoj, ktp.

Mi sincere devas diri ke gazpaĉon mi ne tro ŝatas ĉar temas pri malvarma supo kaj tiajn manĝaĵojn kutime mi evitas, mi ne scias kial, sed gazppaĉo estas vere disvastiĝinta plado kies andaluza versio estas la plej konata kaj disvastigata kaj ĝin mi volas montri al vi laŭ ĝia tradiciaj ingrediencoj (pano, kapsiko, tomato, kukumo kaj ajlo).

Ingrediencoj por andaluza gazpaĉo (kvar glasoj):

  • 1 kg da tomatoj tre maturaj
  • 1 verda kapsiko (ĉ. 60 gr)
  • 1 peco da kukumo (ĉ. kvar fingroj larĝe)
  • 1 peco da cepo (ĉ. 100 gr)
  • 1 peco da pano (ĉ. 50 gr)
  • 1 ajlero
  • 3 kuleroj da olivoleo
  • 3 kuleroj da vinagro el blanka vino
  • 1 eta kulero da salo
  • Laŭplaĉe: 1/2 verda pomo kaj malvarma akvo.

Paŝoj:

  • Unue lavu bone la tomatojn, la verdan kapsikon kaj la kukumopecon. Senŝeligu ilin, forigu la semojn de la kapsiko kaj tranĉu ilin je mezgrandaj pecoj. Same tranĉu la cepon kaj aldonu ĉion en miksaparaton kune kun la ajlero.
  • Nun kirlu ĉion bone ĝis ne restu eroj. Nun aldonu salon, oleon kaj vinagron. Mi konsilas komence nur tri kulerojn da vinagro, kirlu kelkajn sekundojn kaj se vi preferas iom pli da vinagro aŭ salo, profitu kaj nun faru.
  • Se vi aldonas panon, la gazpaĉo povas iĝi pli densa, ĉio dependos de via persona gusto ĉu vi volas ĝin pli likva aŭ pli densa 😉
  • Metu ĝin en la fridujon kaj lasu malvarmiĝi. Servu ĝin kun etaj tranĉaĵetoj el tomato, cepo, kukumo kaj verda kapsiko kaj ĝuu!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *