Terpombuloj farĉitaj per haketita sojviando kaj olivoj ;)

Hej saluton! Kiam mi estis infano kaj loĝis en Kubo, frapita pro la subita falo de la Fera Kurteno kaj de Sovetunio, komencis malaperi multaj manĝaĵoj kaj la restantaj iĝis tre multekostaj kaj multegaj pro malsato forlasis la landon. Unu el la tiamaj restantaj manĝaĵoj ne tro kostaj estis la terpombuloj kiujn mi multege ĝuis sed eĉ ilin mi ne tro ofte manĝis ĉar mankis mono hejme por ke mi povu manĝi ilin postlerneje. Poste kiam la krizo pliakriĝis mi memoras ke kelkfoje mia panjo aĉetis ilin ĉar ili estas sufiĉe satigaj kaj relative pli etkostaj ol aliaj manĝaĵoj kaj interne ili havis viandon eĉ se tre malmulte. 

Rememorante mian infanaĝon mi faris ĉi tiujn terpombulojn kun teksturigita sojo kaj aldonis olivojn kiuj donas al ĝi tre bonegan guston kaj malfermas ĉies apetiton! La recepto vere simplas sed nur postulas iomete da laboro sed ne komplika, kredu min!

Ingrediencoj por kvar homoj

  • 5 terpomoj
  • Raspita pano
  • 250 gr da teksturigita sojo (fajna)
  • 1 cepo fajne tranĉita
  • 2 ajleroj pistitaj
  • 1/2 ruĝa kapsiko tre fajne tranĉita
  • 1/2 supkulero da origano
  • 1/2 kafkulero da timiano
  • 4 supkuleroj da tomatsaŭco
  • 10 verdaj olivoj tranĉitaj
  • Olivoleo
  • Salo
  • Nigra pipro
  • Faruno el tritiko aŭ kikero.

Paŝoj:
Farĉaĵo:

  • Unue lasu la sojon en akvo minimute tridek minutojn. Poste varmigu la oleon kaj aldonu la cepon kune kun la kapsikoj tre bone tranĉitaj.
  • Post kelkaj minutoj aldonu la teksturigitan sojon (forigu la akvon), miksu, movu kaj lasu ĝin kuiriĝi 2-3 minutojn kaj sekve aldonu la tomatsaŭcon.
  • Aldonu duonglason da akvo, salon, origanon timianon, kuminon kaj la olivopecojn. Movu ĉion bone kaj ŝtupo la paton kaj lasu tion kuiriĝi 5-7 minutojn ke mez-malalta fajro. Se post tiu tempo ĝi ankoraŭ havus sufiĉe da likvaĵo altigu la fajron por forigi ĝin pli rapide. Elfajrigu ĝin kaj konservu.

Terpomkovraĵo:

  • Kuiru la terpomojn en akvo kun iom da salo. Lasu ilin boli ĝis la terpomoj estu tute kuiritaj. Faru el ĝi paston premante la terpomojn per ilo. Povus esti per forko. lasu ĝin malvarmiĝi por ke la buloj ne rompiĝu.
  • Post kelkaj tempo (por plirapidigi ĝin, metu en fridujon la paston), uzu plastan sakon, prenu manplenon da pastokaj disfaldigu ĝin ĉe la sako kaj doni al ĝi rondan formomn kaj en ĝia centro aldonu kuleron da sojviando. Per la du manoj delikate fermu la sakon kaj premu ĝin por ke la pasto havu fortan kaj kompaktan konsiston kaj ne rompiĝu. La fina formo devos esti kiel bulo 🙂
  • Post farado de ĉiuj buloj (ĉirkaŭ 8-10 verŝajne) faru likvaĵon surbaze de faruno (tritika aŭ kikera 60 gr, 100 ml da akvo kaj salo) kaj poste ĉe la raspita pano. Lasu ilin friduje 10 minutojn dum preparado de salato por manĝi ilin.
  • Fritu ilin en pato kun abunda kaj varma oleo (ĝi estu tre varma ĉar la buloj povus rompiĝi). Fritu iom post iom kaj servu kun via salato kaj jam pretas! Bonan apetiton!

Konsilo: Se vi ne ŝatas la teksturigitan sojon aŭ vi ne havas ĝin, la farĉaĵon vi povus facile fari ekzemple el ĉampinjonoj, lentoj (selikvaj), pizoj, ktp! Simple uzi vian imagkapablon!

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *