Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj

En tiuj ĉi lastaj tagoj mi komencis iom esplori la kartvelan kuirarton kiu estas tre riĉa, bunta, bongusta  kaj varia sed ne tro konata kaj en Hispanio kaj en ‘Okcidento’. Mi konatiĝis kun la kartvela kuirarto en la najbara lando Armenio kie mi loĝis ses monatojn. Tie famas pluraj restoracioj kie eblas manĝi tradiciajn kartvelajn manĝaĵojn.… Daŭrigi legi Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj

Burgero el rizo, kikeroj kaj beto!

La farado de veganaj burgeroj estas vera arto kiu nur konas limon, via kreemo! El multaj vegetaĵoj eblas fari tre bongustajn burgerojn kun tre malsamaj gustoj! Tiu ĉi kiun mi prezentas al vi estas nutricie sufiĉe kompleta burgero ĉar ĝi kombinas guŝojn kun cerealo, kio donas bonkvalitajn proteinojn kaj beto kiu havas sufiĉe da akvo,… Daŭrigi legi Burgero el rizo, kikeroj kaj beto!

Karnismo vs Veganismo

En mia senĉesa informserĉado, mi trovis nepre legindan libron: “Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj, enkonduko al karnismo (angle Why we love Dogs, eat Pigs and wear Cows, an introduction to carnism), verkita de la socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, Melanie Joy. En ĝi, ŝi eksplikas… Daŭrigi legi Karnismo vs Veganismo

Kreskanta viandomanĝemo en Ĉinio

Manĝi viandon en multaj landoj tradicie signifas prosperon kaj bonstaton. Tion oni povas nuntempe ankaŭ observi en Ĉinio. En la malnovaj tempoj de Taoismo kaj Daoismo por anoj de tiu tradicioj manĝi viandon estis permesita, tamen ĝi estis rigardata kiel malpura afero. Se oni intencis kreski spirite, li ne faru tion. Ekde la 7 a… Daŭrigi legi Kreskanta viandomanĝemo en Ĉinio

10a de decembro: Internacia Tago de Homaj kaj Bestaj Rajtoj

Ekde la jaro 1950 estas celebrata la Internacia Tago de la Homaj Rajtoj mortinte ĉirkaŭ 60 milionoj da homoj dum la Dua Mondmilito; la plej granda amasa mortigado en milito iam ajm okazinta en la historio de la homaro. Ekde 1997 estas ankaŭ memorata la 10a de decembro, kiel la ‘Internacia Tago de la Bestaj… Daŭrigi legi 10a de decembro: Internacia Tago de Homaj kaj Bestaj Rajtoj

”Veganismo estas religio, estas sekto”

Ĉu veganismo estas religio? ĉu sekto? Jen kelkaj el la plej oftaj demandoj kiujn ni respondos. Por pli bone kompreni la aferon ni tre supre provu difini religion. Religio  estas aro de kredoj aŭ dogmoj pri diaĵo(j), kultado kaj timado al ĝi, moralaj normoj por la unuopula kaj socia konduto kaj ritaj praktikoj, precipe preĝado,… Daŭrigi legi ”Veganismo estas religio, estas sekto”