Pano por burgeroj

En la lastaj monatoj mi komencis esplori pri burgeroj. Mi ŝatas ilin ĉar oni povas krei multegajn malsamajn burgerojn el tre diversaj ingrediencoj troveblaj laŭ la sezono, regiono aŭ propra aparta ŝato. Burgeroj povas esti el fazeoloj, rizoj, sojo, aveno, pizoj kaj tre ofte miksitaj… Sed ĉiam mi havis la saman problemon: La pano. Neniu el la aĉeteblaj panoj en ĉiuj supermarktoj madridaj konvinkis min. Ĉu pro la formo, ĉu pro la gusto aŭ ĉu pro la troa aldono de ĥemiaĵoj. Tial mi esploris kaj trovis ĉi tiun panon por burgeroj sed ankaŭ por manĝi alimaniere! 

Tiun ĉi panon mi faris sufiĉe rapide sed mi devas konfesi ke mi iom pigris kaj ne volis knedi dum 10 minutoj senĉese . Tial do, mi lasis ĝin ripozi du horojn kaj bone funkciis! Nun vi ankaŭ povas fari viajn panojn!

Ingrediencoj:

  1. 500 gr da nerafinita faruno aŭ spelto.
  2. 325 ml da akvo
  3. 80 gr da olivoleo
  4. 1 kulero da sukero
  5. 10 gr da gisto
  6. 10 gr da salo
  7. Sezam- aŭ sunflorsemoj

Paŝoj:

  1. Miksi ĉiujn ingrediencojn en bovlo kaj formi la paston. 
  2. Sur tablo, knedu la paston ĝis ĝi estu glata (ĉ. 10 – 15 minutoj). Se vi ne emas knedi, kovru la paston per tuko kaj lasu ĝin ripozi du horojn.
  3. Elbovligu la paston kaj dispartigu ĝin en ok samajn pecojn.
  4. Faru bulojn per ĉiu peco de pasto.
  5. Sur fornoplato krovita de vegetaĵa fornpapero kaj ŝmirita de oleo, metu la dispecigitan paston lasante spacon inter ili. Milde premu la bulojn, per kuirpeniko akvumu ĝin kaj aldonu sezam-semojn. Mi ne havis sezamon, tial mi aldonis sunflor-semojn!
  6. Denove kovru ilin por plia duonhoro.
  7. Ĉi momente ŝaltu la fornon kaj lasu ĝin je 170 gradoj (338 gf). 
  8. Post duonhoro, metu ilin en la fornon ĝis ili estu orkoloraj. Miaj estis ene dum 45 minutoj proksimume.

Kaj la pano jam pretas!!! Ĝi estos utila por burgero kiun kie recepton mi baldaŭ publikigos!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *