Bunta krudvegana lasanjo!

Tre malofte  mi manĝas nur krudveganajn manĝaĵojn eĉ se iam mi planis iĝi krudvegano sed tio nur daŭris unu monaton! En tiu epoko mi faris kelkajn krudveganaĵojn (braŭnion, pomtorton , makadamian  fromaĝon kaj glaciaĵon) por ĉi tiu retpaĝaro 😉 Tio ne signifas ke mi ne ŝatas krudaĵojn sed krudveganismo postulas sufiĉe da disciplino kaj antaŭpreparado  de multaj manĝaĵoj kaj limigo de socia vivo ĉar preskaŭ ne eblas manĝi tute krude eksterhejme, eĉ ne en veganaj restoracioj. Tial do, multaj homoj kiuj nomas sin krudveganoj vere manĝas altprocente krude, ĉefe hejme, sed ekstere ili cedas kaj manĝas kuiraĵojn. Samkiel ni multfoje rekreas aŭ imitas tradiciajn pladojn laŭ vegana versio. krudveganoj same faras, sed ĉi foje, ĉiuj ingrediencoj ne nur estas nebestaj sed ankaŭ krudaj. Ĉi foje mi proponas al vi fari ĉi tiun buntan, nutrigan kaj freŝan manĝaĵon kiu imitas la tradician italan pladon ”lasanjo”. Certe multaj el vi iam manĝis ĝin ĉar lasanjo tre popularas ne nur en Italio, de kie ĝi devenas, sed ankaŭ en multaj landoj de la mondo. Ĝi havas simplajn ingrediencojn kaj rapide  fareblas. Tamen, por ĉi recepto ni devas havi mandolinon, kiu estas kuireja ilo por fajne fari lamenojn el kukurbetoj. Se vi ne havas ĝin, mi rekomendas fari per sufiĉe bonkvalita tranĉilo kaj lerte fari la lamenojn.

Ingrediencoj:

  • 1 kukurbeto
  • 1 avokado
  • 1 cepo
  • Petroselo
  • 1 tomato
  • 6 ĉampinjonoj
  • Valerianelo
  • Olivoleo
  • Salo.
  • Citronsuko

Paŝoj:

  • Unue ni lamenigu fajne la kukurbeton per la mandolino kaj lasu ĝin ripozi kun iom da salo dum kelkaj minutoj.
  • Faru kremon el avokado. Tretu per forko la karnon de la avokado kaj aldonu al ĝi iom da citronsuko, tre fajne tranĉita cepo kaj salo.
  • Lasu almenaŭ dum duonhoro la ĉampinjonojn lamenigitajn kun olivoleo, citronsuko kaj salo.
  • Tranĉu kvadratete la tomaton.

 

Nun la muntado

: Prenu muldilon, kaj unue disfaldigu la kukurbetlamenojn, sekve ĉampinjonoj, valerianelo, avokadkremo, tomateroj, denove kukurbetlamenoj, ĉampinjonoj, valerianelo, avokadkremo, tomateroj kaj fine kukurbetlamenoj denove. Supre vi povas ĝin ornami per ĝermoj aŭ per pli da avokadkremo, aŭ per diserigita seka frukto kia ternukso aŭ aveloj 🙂

Elmuntu ĝin rekte sur la telero kie vi lasos ĝin kaj ornamu la teleron per ĉeriztomatoj! Kaj jam pretas, bonan apetiton!

 

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *