Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita

 

Saluton amikoj!
Hodiaŭ mi volas instrui al vi kiel fari facilan, sanan kaj bongustan pladon el la greka kuirarto kiu estas unu el la plej internacie konataj el Grekio. Verdire temas pri orienteŭropa kaj mezorienta plado kiu verŝajne estis araba, laŭ vikipedio ĝia nomo “musakás” estas grekigo de araba vorto. Ĝi disvastiĝis Eŭropen tra la greka varianto. Mi prezentas ĝin laŭ la greka maniero fari ĝin kvankam ĝi eĉ havas plurajn versiojn. Tradicie ĝi havas haketitan viandon sed mi anstataŭis ĝin per fajna teksturigita sojo kiu multe similas sed se vi ne havas aŭ simple ne volas ĝin uzi, aliaj versioj inkluzivas boligitajn tranĉitajn terpomojn, precipe en la kuirartoj rumana, bulgara, serbia, bornia…). Kiel ajn, sentu vin libera fari musakon laŭ viaj ĉemanaj ingrediencoj 🙂

Ingrediencoj (por du homoj):

  • 25 gr. da fajna teksturigita sojo (eblas anstataŭi ĝin per lentoj ankaŭ (kuiritaj kaj senlinkvaj)
  • 125 ml da legomsupo (eblas ankaŭ unu legomsupa kvasrateto kun litro da varma akvo)
  • Muskato
  • 2 melongenoj
  • 1 ajlero
  • 1 cepo
  • 20 gr. da margarino
  • Olivoleo
  • Salo
  • Nigra pipro
  • 130 ml da vegetaĵa lakto (soja, riza aŭ avena)
  • Kafkulero da sukero
  • 1 tomato natura muelita (ĉ. 50 gr)
  • 12 gr da maizamelo (”Maizena”)

Paŝoj:

  • Unue ni tranĉu lamene (2 centimetrojn larĝe) la melongenojn kaj malavare aldonu salon ambaŭflanke kaj lasu ilin sur kuireja papero. Lasu ilin tie ripozi 30 minutojn. Tiel ili perdos parton de la akvo kaj tipa maldolĉeco karakteriza de la melongeno. Post tiu tempo la plej grandajn lamenojn el melongeno konservu kaj la plej malgrandajn tranĉu kvadratete.
  • En poto kun la legomsupo aldonu la teksturigitan sojon por hidratiĝo (10 min.)
  • Tranĉu bone la ajlon kaj la cepon. Aldonu ilin al pato kun iom da olivoleo kaj kiam ĝi estos varma aldonu lña ajlon, la cepon kaj la tranĉitan melongenon. Lasu ĝin kuiriĝi dum 5 kaj 7 minutoj. Kiam la cepo estu travidebla, aldonu la muelitan tomaton kaj iomete da sukero pro la acideco. Lasu ĝin kelkajn minutojn pli.
  • Poste aldonu la teksturigitan sojon sen akvo kaj daŭre kuiru ĝin. Se vi rimarkus ke la farĉaĵo malsekiĝas, aldonu iom pli da legomsupo. Gustumu ĝin, salu se necese kaj aldonu iom da nigra muelita pipro.
  • En pato kun nur iomete da olivoleo rostetu la lamenojn el melongeno. Konservu ĝin en aparta telero.

Beŝamelo:

  • Une miksu la maizamelon kun iom da malvarma akvo, preskaŭ nur duonglaso aŭ eĉ malpli. Konservu.
  • Sur faro metiu kaserolon kun la margarino, kaj kiam ĝi estu likva, aldonu la vegetaĵan lakton. Salu se necese kaj aldonu muskaton. Sekve aldonu maizamelon kaj ne ĉesu movi ĝin ĝis akiro de kremeca teksturo. Konservu.
  • En ujo taŭga por ĝi, povas esti tasego, kreu unu tavolon el melongeno, alia el farĉaĵo kaj alia el melongeno kaj tiel ĝis atingo de la bordo, sen superbordiĝo. Kovru per la beŝamelo kaj ornamu laŭplaĉe kun iom da rosmareno.
  • Metu ĝin en la fornon antaŭe varmigita je 200°. Lasu ĝin forne dum 15 aŭ 20 minutoj kaj post tiu tempo ĝi estos preta!

Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *