Kukurbetoj farĉitaj per ĉampinjonoj kaj tofuo

dav

Nun kiam la printempa suno sufiĉe forte brilas kaj brulas en Madrido kaj en granda parto de la norda hemisferio, mi emas prepari kaj manĝi pli malpezajn manĝaĵojn eĉ se mia amo al rizo kun fazeoloj aŭ guŝoj ĝenerale ne konas limojn 😉
Mi montros al vi kiel facile eblas prepari ĉi pladon: kukurbetoj farĉitaj per ĉampinjonoj kaj tofuo. Unu el la facilaĵoj de veganaj manĝaĵoj estas la fleksebleco ŝanĝi ingrediencojn. Tiel do, mi uzis tiujn ingrediencojn por la farĉo sed vi povas uzi aliajn laŭ viaj propraj plaĉoj aŭ profitante ion kion vi havas ĉemane 😉 Ĝuu samkiel mi ĝuis!!!

Ingrediencoj:

  • 4 kukurbetoj
  • 200 gramoj da ĉampinjonoj
  • 1 cepo
  • 100 gramoj da tofuo
  • 2 kuleroj da olivoleo
  • 2 kuleroj da sojsaŭco
  • Pinĉaĵo da papriko
  • ½ kulereto da salo
  • Bier-gisto (opcie)

 

Paŝoj:

  • Ni varmigu la fornon je 250º C.
  • Ni tranĉu la kukurbetojn en du partojn laŭlonge kaj pere de kulero kaj tranĉilo, ni forigu ĝian pulpon (sed rezervu ĝin!). La kukurbetoj devos resti kiel etaj boatoj. Ni disŝutu salon kaj metu en la fornon dum 25 minutoj.
  • Dum la kukurbetoj sin bakas venas tempo por prepari la farĉon. Ni tranĉu fajne la cepon, la ĉampinjonojn kaj la kukurbeto-pulpon kiun ni antaŭe rezervis.
  • Ni varmigu du kuleretojn da olivoleo sur fritilo je mezfajro. Aldonu la cepon kaj lasu ĝin kuiri du minutojn. Poste ni aldonu ĉampinjonojn, la pulpon, la salon kaj la paprikon. Ni lasos tion dek minutojn pli, sed ne forgesu movi tion ofte.
  • Aliflanke ni kirlu la tofuon kun la sojsaŭco ĝis sameca pasto.
  • En bovlo ni miksu la sofriton kun la kirlitan tofuon.
  • Kiam la kukurbetoj estos bakitaj, ni elfornigu ilin, kaj per kulero, ni farĉu ilin kun la rezultinta miksaĵo el tofuo kaj ĉampinjonoj.
  • Se vi aldonos biergiston, disŝutu ĝin kaj gratenu la kukurbetojn kvin minutojn pli en la forno.
  • Sevu ilin varme kun iom da freŝa petroselo tranĉita, ia saŭco laŭplaĉe kaj bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *