Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko

Saluton verduloj! Hieraŭ mi regalis esperantan amikon per faĥitoj! Mi kutime ŝategas fazeolojn kaj kuiras ilin ne gravas ĉu vintras aŭ someras. Ili ĉiam bonvenas sed mi konscias ke ili estas sufiĉe pezaj dum pli varmaj tagoj do mi decidis aldoni kokbekon por ke la faĥitoj estu pli freŝaj. La recepton mi volas kundividi kun… Daŭrigi legi Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko

Veganaj kneloj el tofuo

Hej saluton! Mi iom cerbumis kiun recepton mi preparu por ĉi semajno por vi kaj mi memoris ke en libro pruntedonita al mi mi trovis ‘interesajn’ manĝaĵojn kiujn mi povus lerni fari. Temas ĝenerale pri ajurvedaĵoj kaj malgraŭ tio ke mi skeptikas pri universalaj energioj ktp, mi kredas ke tiuj manĝaĵoj proponitaj ja bonas por… Daŭrigi legi Veganaj kneloj el tofuo

Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!

Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis veganan restoracion kiu malfermis siajn pordojn antaŭ unu jaro ( Veggie Levél Bistro) kaj lastatempe iĝis fama inter madridaj veganoj kaj neveganoj ankaŭ. Ĝi havas precipe krudveganajn pladojn sed en nur. Ni, tri esperantistoj, mendis bongustan entreon kiu konsistas el pikstangetoj el ĉampinjonoj kaj aliaj vegetaĵoj kun pesto.… Daŭrigi legi Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!

Spagetoj kun vegana bolonjezo! (kun filmeto!)

Hodiaŭ mi vekiĝis malfrue, mi planis fari alian pladon sed mi iomete pigris kaj mi tuj pensis pri pli facila kaj rapida recepto, mi serĉis inter miaj produktoj kaj jen! Per malmultaj ingrediencoj kaj bazaj paŝoj, oni povas majeste manĝi ĝis plensatigo! La spagetoj kun bolonjezo estas itala plado kiu iĝis ja internacia. Veganoj ankaŭ… Daŭrigi legi Spagetoj kun vegana bolonjezo! (kun filmeto!)

Kremo el eruko kaj kokoslakto

La eruko estas planto origina el la baseno de la Mediteraneo kaj en okcidenta Azio kaj ekde la romiaj epokoj ĝi estis rikoltata kiel sovaĝa herbo por diversaj uzoj. En la 90aj jaroj ĝi ekĝuis popularecon kaj ĝia kultivado iĝis grandskala. Ĝi ludas gravan rolon en la kuirartoj itala, franca kaj greka. Erukon oni precipe… Daŭrigi legi Kremo el eruko kaj kokoslakto