Veganaj kneloj el tofuo

Hej saluton! Mi iom cerbumis kiun recepton mi preparu por ĉi semajno por vi kaj mi memoris ke en libro pruntedonita al mi mi trovis ‘interesajn’ manĝaĵojn kiujn mi povus lerni fari. Temas ĝenerale pri ajurvedaĵoj kaj malgraŭ tio ke mi skeptikas pri universalaj energioj ktp, mi kredas ke tiuj manĝaĵoj proponitaj ja bonas por la sano, estas tre nutrigaj, relative simple fareblaj, kaj, kio plej gravas, tute veganaj! 

Viandobulojn (mi preferas uzi ankaŭ la esperantan vorton ”kneloj”n ĉar en ĝi tute mankas la vorto ‘viando’ kio plej ĝustus por veganaj vegetaĵaj buloj) eblas trovi en multaj diversaj naciaj kuirartoj kun malsamaj receptoj, saŭcoj kaj garnaĵoj.

Se vi volas fari ilin sed vi ankoraŭ iomete dubetas, ne hezitu lasi komenton sube kaj mi provos vin helpi 😉 Ankaŭ ĉi tie vi trovos saŭcon kiun mi proponas, ĝi same tre bongustas. Manĝu la knelojn kun rizo kaj avokado kaj vi eĉ pli ŝatos!!!

 

Ingrediencoj:

  • 500 gramoj da tofuo
  • 1 karoto raspita, ajlo kaj petroselo (povas esti sekigitaj)
  • Raspita pano
  • Sojsaŭco
  • 2 kuleroj da rostita sezamo
  • Kurkumo kaj kumino opcie kaj laŭplaĉe
  • Blanka faruno
  • Oleo por friti

Paŝoj:

  • Diserigu la tofuon per forko aŭ eĉ per viaj propraj manoj. Raspu la karoton kaj forigu ĝian sukon. Aldonu ĝin al la tofuo kune kun la petroselo, raspita pano, sezam-semoj, ajlo kaj kelkaj gutoj da sojsaŭco.
  • Miksu ĉion bone kaj donu knelecan formon al la pasto. Se la konsisto estus likveca, aldonu iom pli da raspita pano. Kovru ilin per faruno.
  • Varmigu la oleon kaj fritu ilin. Konservu ilin por la saŭco kiun sekve mi donas al vi:

Saŭco:

Ingrediencoj:

  • Cepo
  • Celerio
  • Karoto
  • 4 maturaj tomatoj
  • Manpleno da pizoj
  • 2 supkuleroj da sukero
  • kulereto da salo
  • Oleo

Paŝoj:

  • Fajne tranĉu la celerion, la karoton kaj la cepon kaj kun kelkaj kuleroj da oleo fritu en poto dum 5 minutoj pli malpli, movante ĝin.
  • Raspu la tomatojn kaj metu en la poton kaj sekve aldonu la sukeron por ke la saŭco ne estu tro acida pro la temato kaj sekve glason da akvo.
  • Aldonu la pizojn kaj lasu la saŭcon kuiriĝi ĝis la karotoj estu molaj.

 

Ĉio jam pretas! Manĝu ilin kun garnaĵo, prefere estu rizo 🙂 Kiel kutime, mi deziras al vi bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *