Kremo el eruko kaj kokoslakto

La eruko estas planto origina el la baseno de la Mediteraneo kaj en okcidenta Azio kaj ekde la romiaj epokoj ĝi estis rikoltata kiel sovaĝa herbo por diversaj uzoj. En la 90aj jaroj ĝi ekĝuis popularecon kaj ĝia kultivado iĝis grandskala. Ĝi ludas gravan rolon en la kuirartoj itala, franca kaj greka. Erukon oni precipe… Daŭrigi legi Kremo el eruko kaj kokoslakto

Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.

Strogonofo aŭ stroganofo estas rusa plado de la 19a jarcento, onidire, ĝin kreis ĉefkuiristo kiu laboris por la rusa militisto, duko Pavel Aleksandroviĉ Stroganov. Ĝi ekiĝis kadre de kuirkonkurso en Peterburgo. De tie ĝi disvastiĝis en Ĉinion, Usonon kaj Brazilon inter aliaj landoj! Kutime ĝi estas manĝata kun spagetoj aŭ rizo. Sed oni povas manĝi… Daŭrigi legi Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.

Glaciaĵo el bananoj kaj ruĝaj fruktoj

Jen recepto kiu egalas al juvelo: facile farebla, ege bongusta, sana kaj etkosta. Provu!! Ingrediencoj: Bananoj dispecigitaj Fragoj Mirteloj Framboj   Kromaĵoj (opcie): pecetoj da ĉokolado, nuksoj, sekvinberoj, daktiloj, raspita kokoso, aŭ kion ajn vi volas aldoni. Notoj: ĉiuj fruktoj devas esti frostigitaj, minimume dum ok horoj. Ĉi tiu glaciaĵo fareblas el multaj fruktoj, sed… Daŭrigi legi Glaciaĵo el bananoj kaj ruĝaj fruktoj