Veganaj pik-stangetoj el legomoj kaj ĉampinjonoj kun pesto!

Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis veganan restoracion kiu malfermis siajn pordojn antaŭ unu jaro ( Veggie Levél Bistro) kaj lastatempe iĝis fama inter madridaj veganoj kaj neveganoj ankaŭ. Ĝi havas precipe krudveganajn pladojn sed en nur. Ni, tri esperantistoj, mendis bongustan entreon kiu konsistas el pikstangetoj el ĉampinjonoj kaj aliaj vegetaĵoj kun pesto. Mi surpriziĝis pro la bongusteco kaj la facileco ĝin prepari hejme! Mi ne nur faris hejme sed ankaŭ faris por la restoracio kie mi laboras kaj ĉiuj ŝatis 🙂

Tial do, mi volas ankaŭ kundividi ĝin kun vi, por ke vi ankaŭ surprizigu viajn konatojn. Provu fari novajn aferojn 🙂

Por ĉi plado vi bezonos bazajn ingrediecojn plus la stangetojn por trapiki la legomojn.

Ingrediencoj por du stangetoj:

  • 1 kukurbeto
  • 1 ruĝa kapsiko
  • 1 verda kapsiko
  • 6 ĉeriztomatoj
  • 6 ĉampinjonoj

Pesto:

  • Manpleno da bazilio
  • Manpleno da nukso
  • Kulero da olivoleo
  • Salo laŭplaĉe

Paŝoj:

  • Unue tranĉu kvadrate la kapsikojn. Dispartigu la kukurbeton kaj poste tranĉu ĝin lunforme. Ankaŭ duonigu la ĉeriztomatojn. Purigu la ĉampinjonojn subakve.
  • Kirlu la bazilion kun la nuksoj, la olivoleo kaj la salo ĝis kreado de sameca pasto. Tiel iĝos la pesto aldonota al la ĉampinjonoj.
  • Metu la legomojn kaj la ĉampinjonojn sur la lamenan rostilon, ŝprucu iomete da oleo sur ilin, salo kaj movu de tempo al tempo por ke ili ne tro rostiĝu. Kiam ili estos jam pretaj eligu kaj trapiku la stangetojn alternante la legomojn kiel vi mem povas vidi en la foto por buntigi ilin. Fine aldonu la peston al la ĉampinjonoj kaj la stangetoj estos pretaj por ĝuado!

Bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *