Vegana azi-stila fritita rizo

Hej saluton! Ĉu vi neniam manĝis en ĉina restoracio? Se vi iam ajn manĝis tie, certe kaj nepre vi rimarkis ke ili havas tiun frititan rizon. Ĝi ĉiam estas en ĉiuj ĉinaj restoracioj kaj plejverŝajne en aliaj restoracioj kies kuirartoj estas aziaj. Ĉar tiu maniero kuiri ĝin estas komuna al landoj kiaj Koreio, Filipinoj, Vjetnamio, Japanio… kaj ĝi venis kun aziaj enmigrintoj al Latinameriko ankaŭ kaj ni povas trovi ĝin kun kelkaj adaptoj en Peruo, Kubo, Domingo, Kolombio kaj en Ekvadoro i.a. 

La manĝaĵo estas relative simpla laŭ nia vegana versio. Sur fritilo ni aldonos ingrediencojn kun poste rizo, ni ‘fritos’ ĝin kaj poste povos manĝi! Kredu ke ĝi ne tro komplikas!!! En la tradiciaj kuirartoj ĝi havas ovon kaj ŝinkon. Ĉikaze eblas anstataŭi ovon (mi uzis tofuon) kaj la ŝinkon ankaŭ (ekzistas veganaj ŝinkoj) sed tiun mi prefereis ne anstataŭi.

Jen mi lasos al vi la recepton paŝon post paŝo, faru kaj vi ŝatus manĝi la rizon alimaniere kaj azistile!

Ingrediencoj: (por 2 aŭ eĉ 3 personoj)

  • 500 gr da rizo
  • 1 karoto
  • 70 gr da pizoj
  • 170 gr da tofuo
  • 1 kulero da kurkumo
  • Olivoleo
  • Salo
  • Sojsaŭco
  • Ŝenoprazo

 

Paŝoj:

  • Unue la rizo devus esti kuirita kaj malvarma, prefere de la antaŭ tago. Se ne, kuiru kaj metu en la fridujon por ke ĝi malvarmiĝu dum vi preparas la aliajn ingrediencojn. Tranĉu je pecetoj la karoton kaj boligu la pizojn.
  • Sur fritilo kun iom da oleo kaj salo metu la tofuon kaj rompu ĝin per forko, imitante la ovaĵon kaj kun iom da kurkumo por kolorigi. Hejme mi havas baratan salon kiu nomiĝas “Kala namak”  kiu havas ovoguston. Se tiun vi havas, mi rekomendas ĝin unzi. Elfajrigu kaj konservu.
  • Prenu grandan fritilon kaj aldonu al ĝi fajne tranĉitan ŝenoprazon (opcie) kaj sekve la karoterojn kaj lasu mezfajre dum kelkaj minutoj dum la karoto kuiriĝas kaj poste aldonu la pizojn kaj miksu. Lasu 5 minutojn proksimume. Salu laŭplaĉe.
  • Nun aldonu la rizon, movu ĉion bone kaj sekve venas la tofuo antaŭe preparita kiel ovaĵo, miksu bone kaj konstante kaj aldonu sojsaŭcon. Lasu ĝin varmiĝi kaj servu! Kaj tute preta!

Bonan apetiton!

 

 

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *