Spagetoj kun vegana bolonjezo! (kun filmeto!)

Hodiaŭ mi vekiĝis malfrue, mi planis fari alian pladon sed mi iomete pigris kaj mi tuj pensis pri pli facila kaj rapida recepto, mi serĉis inter miaj produktoj kaj jen! Per malmultaj ingrediencoj kaj bazaj paŝoj, oni povas majeste manĝi ĝis plensatigo! La spagetoj kun bolonjezo estas itala plado kiu iĝis ja internacia. Veganoj ankaŭ povas ĝui ĝin, ni simple uzas fajnan teksturigitan sojon anstataŭ la viando!

 

 

Ingrediencoj:

  • Teksturigita sojo*
  • 4 mezgrandaj  maturaj tomatoj
  • (Tomatsaŭco laŭplaĉe)
  • Karoto (laŭplaĉe)
  • Cepo
  • Ajlero
  • Origano
  • Baziliko
  • Nigra papriko
  • Olivoleo

 

Paŝoj:

  • Senŝeligu la cepon kaj la ajlon, fajne tranĉu ilin kaj metu la ajleron  en la fritilon kun la olivoleo. Lasu ĝin friti kaj poste aldonu la tranĉitan cepon kaj karoton. (Mi mem ne havis karoton ĉemane kaj ne uzis)
  • Kiam la cepo estu travidebla, aldonu manplenon da teksturigita sojo kaj lasu ĝin kuiri kun duonglaso da akvo dum kvin minutoj por ke la sojo hidratiĝu.
  • Dum la sojo hidratiĝas, ni povas lavi la tomatojn kaj rapu, post la kvin minutoj aldonu la raspitan tomaton al la fritilo kaj movu. Mi uzis ankaŭ iom da tomatsaŭco sed ĝi estas nur opcia.
  • Lasu ĝin kuiri mezfajre, aldonu salon, sekigitajn origanon, paprikon kaj bazilikon laŭplaĉe kaj forigu el la fajro.
  • Kaj ĝi jam pretas!!! Aldonu ĝin al viaj spagetoj kaj se vi havas veganan fromaĝon, aldonu! Bonan apetiton! 

 

 

*La teksturigita sojo povas esti dika, mezdika, fajna. Ĝi aĉeteblas en multaj grandaj supermarktoj, veganaj vendejoj kaj ankaŭ per interreto (Amazon). Ĝi ne multe kostas kaj utilas por multaj diversaj pladoj de la vegana kuirarto 🙂

 

 

 

 

 

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *