Veganaj meksikaj faĥitoj el sojo, fazeoloj kaj kokbeko

Saluton verduloj! Hieraŭ mi regalis esperantan amikon per faĥitoj! Mi kutime ŝategas fazeolojn kaj kuiras ilin ne gravas ĉu vintras aŭ someras. Ili ĉiam bonvenas sed mi konscias ke ili estas sufiĉe pezaj dum pli varmaj tagoj do mi decidis aldoni kokbekon por ke la faĥitoj estu pli freŝaj. La recepton mi volas kundividi kun vi, kiun mi tre simple faris sed samtempe estas bongustegaj. 

Por la faĥitoj vi bezonos meksikajn tortiljojn. Almenaŭ en Hispanio ili troviĝas en preskaŭ ĉiuj grandaj supermarktoj, inkluzive de internaciaj kiaj Lidl, DIA kaj Carrefour. Ankaŭ mi uzis teksturigitan sojon kiun mi aĉetis en vegana vendejo. Se vi konas iun veganan vendejon, tre certege tie troviĝos. Se ne, eblas aĉeti interrete aŭ simple uzu alian ingrediencon anstataŭ sojo. Povus esti kukurbeto tranĉita kvadratete.

Ingrediencoj:

  • 100 gr da ‘dika’ teksturigita sojo.
  • 400 gr da kuiritaj fazeoloj (prefere nigraj aŭ ruĝaj) kuiritaj
  • 1 cepo
  • 1 ruĝa kapsiko
  • 1 verda kapsiko
  • Oleo
  • Tomatsaŭco
  • Salo kaj spicoj: origano, kumino, petroselo.

Paŝoj: 

  1. Faru sofriton kun oleo, la cepo kaj la kapsikoj tranĉitaj kaj sekve aldonu la sojon, movu iomete kaj aldonu akvon kiu ne plene kovru la sojon, iom da salo kaj lasu ĝin kuiri ĝis ekbolo.
  2. Aldonu la tomatsaŭcon.
  3. Post la ekbolo aldonu la fazeolojn  kaj spicu laŭplaĉe. Se necesas aldonu iom pli da akvo, movu ĉion bone kaj lasu mezfare ĝis la kuiraĵo iĝu pli densa.
  4. La preparaĵon metu sur varmigitan tortiljon kaj sekve la kokbekon. Se vi havas avokadon ankaŭ aldonu 😉 Kaj fermu ĝin por manĝi!

Kokbeko:

Kokbeko konsistas el tranĉitaj tomatoj (etaj kvadratoj), cepo, freŝa koriandro, citronsuko kaj salo. Tranĉu ĉion, konservu en la sama ujo friduje. 

 

Mi nun nur deziras al vi Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *