Kremo el eruko kaj kokoslakto

La eruko estas planto origina el la baseno de la Mediteraneo kaj en okcidenta Azio kaj ekde la romiaj epokoj ĝi estis rikoltata kiel sovaĝa herbo por diversaj uzoj. En la 90aj jaroj ĝi ekĝuis popularecon kaj ĝia kultivado iĝis grandskala. Ĝi ludas gravan rolon en la kuirartoj itala, franca kaj greka.

Erukon oni precipe uzas por salatoj sed ankaŭ kiel ideala ingredienco por varmaj pladoj kiaj rizo kaj pastaĵo. En Italio ĝi estas vaste uzata en picoj, aldonita post la fornumado. Ankaŭ ekzistas la “eruka pesto” (varianto de la populara saŭco pesto). En Maroko, ekzemple, ĝi estas uzata por la supoj.

Ĝia gusto estas amara kaj pika samtempe kaj estas bonega por plibonigi la digestadon kaj ĝi stimulas la digestajn sekreciojn kaj ĝi riĉas je vitamino C kaj fero.

Por tiu ĉi simpla kremo ni bezonos:

Ingrediencoj:

  • 3 terpomoj
  • 1 cepo
  • 2 manplenoj da eruko
  • Oleo
  • Spicoj kaj salo laŭplaĉe (petroselo, origano, kumino, kurkumo, laŭrofolio)
  • 1 doso da kokoslakto por kuirado 

Paŝoj:

  • Senŝeligu la terpomojn kaj distranĉu la cepon. Aldonu tri kulerojn da oleo al kaserolo kaj metu la terpomon kaj tranĉita, spicu ĝin kaj ne forgesu la salon.
  • Aldonu akvon nur ĝis kovrado de la terpomoj kaj lasu ĝin mezfajre ĝis la terpomoj estu jam kuiritaj. Aldonu la erukon kaj lasu dek minutojn pli je malalta fajro.
  • Kirlu ĝin kun la kokoslakto kaj servu! 

Noto: Se vi ne havas aŭ ne ŝatas kokoslakton, ne gravas 🙂 

 

                                                                                                                               Bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *