Saluton amikoj! Aŭtuno jam frapas niajn pordojn en la norda hemisfero kaj jam senteblas ĉie, inkluzive de niaj kuirejoj! En tiu ĉi epoko mi pli emas manĝi varmaĵojn, inkluzive de legomkremoj kiujn mi ofte faras en mia laborejo el multaj ingrediencoj. Tamen, ĉi sekva estas unu el miaj plej ŝatataj ĉar ĝi havas tre ‘mildan’… Daŭrigi legi Legomkremo el kukurbeto kaj poreo.
Kategorio: Receptoj
Vegana rizlaktaĵo
Saluton! Kiam mi estis infano mi ne multe ŝatis ĉi dolcaĵon sed ekde mia veganiĝo mi neniam plu manĝis ĝin ĝis hodiaŭ kiam mi faris veganan version. La veganigo de ĉi dolĉaĵo estas vere facila, oni simple uzas vegetaĵan lakton anstataŭ la bovina lakto kaj ĉio alia restas same! Ĉi dolĉaĵo estas farata laŭ diversaj… Daŭrigi legi Vegana rizlaktaĵo
“Fideuà”, valencia vermiĉelaĵo!
Saluton amikoj! Kiam mi loĝis en Kubo mi memoras ke pro kontakto kun Hispanio (mia onklino tiam loĝis Madride) mi eksciis ke ĝia kuirarto tro diversas kaj ke preskaŭ ĉiu aŭtonoma regiono havas sian ‘propran’ kuirarton. Tion mi ne multe komprenis ĉar en Kubo ni ĉiuj manĝis preskaŭ samajn manĝaĵojn. Poste mi komprenis ke lando… Daŭrigi legi “Fideuà”, valencia vermiĉelaĵo!
Nokoj kun tomatsaŭco!
Saluton amikoj! Pri itala kuirarto verdire mi devas konfesi ke mi ne estis tro interesita ĝis relative antaŭnelonge. Tio havas klaran kialon, unue, oni konas nur kelkajn internaciajn pladojn kaj pensas ke nur tion oni manĝas en Italio sed poste, mia koramiko estas italo (siciliano) kaj danke al li mi vizitis dufoje Italion ĉi jare… Daŭrigi legi Nokoj kun tomatsaŭco!
Ratatujo, el la okcitana kuirarto ;)
Hej saluton! Antaŭlonge mi volis afiŝi francan recepton sed vere mi ne multe konas la tradician kuirarton de la francoj. Tamen, tute hazarde mi trovis ie interrete ratatujon (fr. ratatouille, ok. ratatolha) kiun mi iam manĝis en vegetarana restoracio kaj plaĉis al mi la ideo lerni kiel fari ĝin kaj poste kundividi ĝin kun vi… Daŭrigi legi Ratatujo, el la okcitana kuirarto 😉
Burgero el amaranto, karoto kaj kukurbeto ;)
Saluton amikoj! Mi devas agnoski ke kiam mi irias al vegana vendejo kie mi estas ofta kliento mi aĉetas aferojn kiujn mi tute ne konis antaŭe! Mi faras tion kun la espero kaj la celo iam ekprepari novajn manĝaĵojn sed verdire multajn ili mi fine forĵetas post pluraj monatoj da kadukado. Do, mi iris al… Daŭrigi legi Burgero el amaranto, karoto kaj kukurbeto 😉