Ratatujo, el la okcitana kuirarto ;)

Hej saluton! Antaŭlonge mi volis afiŝi francan recepton sed vere mi ne multe konas la tradician kuirarton de la francoj. Tamen, tute hazarde mi trovis ie interrete ratatujon (fr. ratatouille, ok. ratatolha) kiun mi iam manĝis en vegetarana restoracio kaj plaĉis al mi la ideo lerni kiel fari ĝin kaj poste kundividi ĝin kun vi ĉiuj! Verŝajne vi spektis la filmon “Ratatouille” aŭ aŭdis pri ĝi (mia kazo!). Danke al tiu filmo ĉi manĝaĵo plifamiĝis.Temas pri provenca (sudfranca, en historia Okcitanio!) regiona manĝaĵo konsistanta je legomoj kun pluraj similaĵoj al aliaj pladoj (kataluna “samfaina”, baleara “tumbet”, sicilia “caponata” kaj kastili-manĉa “pisto”)

Ne indas diri ke oni ĉiam povas anstataŭi aŭ simple ne uzi kelkajn legomojn el la suba recepto se vi ne havus aŭ ne ŝatus ilin. Tiu ĉi recepto utilu kiel ekzemplo por viaj inovaciaj kreaĵoj 🙂

Ingrediencoj:

  • 1 melongeno
  • 2 tomatoj
  • 1 ruĝa kapsiko
  • 1 verda kapsiko
  • 1 flava kapsiko (opcie)
  • 1 kukurbeto
  • 1 blanka cepo
  • 1 ruĝa cepo
  • Provencaj herboj (timiano, rosmareno, origano, bazilio, inter aliaj) laŭplaĉe
  • Olivoleo
  • Salo

Paŝoj:

  • Unue oni devas lavi ĉiujn legomojn kaj per akra tranĉilo tranĉu lamene la melongenon (ĉ. duoncentimetre) kaj la kukurbon kaj la kapsikojn kaj la cepojn unucentimetre.
  • Ŝmiru per olivoleo la ujon kie vi metos ĝin en la fornon kaj sekve alternu la legomojn. Fine ŝmiru denove olivoleon (ĉ tri aŭ kvar kuleroj) kaj fine salu kaj aldonu la spicojn (temas pri sekigitaj herboj!)
  • Metu en la fornon unu horon kaj kvaronon je 170 gradoj! Bonan apetiton!

2 komentoj

  1. Saluton.
    Bongusta, simpla kaj kolora recepto, kiun mi jam kuiris. Sed mi devas precizigi, ke fakte, tio ne estas ratatujo (france : ratatouille), sed manĝaĵo, kiun franclingve oni nomas « tian » (vorto kiu prononciĝas per naza sono koncerne la finon ‘”an”).

    1. saluton! jes, vi pravas ke tio ne estas la vera ratatujo, sed tiu kiun diskonigis la filmo samnoma de Disney 😉 Pri la originala recepto mi ion faros estontece, dankegon!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *