Burgero el amaranto, karoto kaj kukurbeto ;)

dav

Saluton amikoj! Mi devas agnoski ke kiam mi irias al vegana vendejo kie mi estas ofta kliento mi aĉetas aferojn kiujn mi tute ne konis antaŭe! Mi faras tion kun la espero kaj la celo iam ekprepari novajn manĝaĵojn sed verdire multajn ili mi fine forĵetas post pluraj monatoj da kadukado. Do, mi iris al mia manĝoŝranko kaj ĵetis rigardon kaj trovis saketon da amaranto kiun mi aĉetis jam de sufiĉe longa tempo, do, mi tuj ĝin prenis, guglumis kaj trovis plurajn veganajn receptojn, el kiuj mi volis krei mian propran laŭ tio kion mi havas hejme kaj precipe laŭ la sezono 🙂

Amaranto estas tre nutriga duoncerealo el SudAmeriko apenaŭ konata en Eŭropo krom en kelkaj rondetoj de vegetaranoj, veganoj kaj simile sed ĝi estas tiel nutriga ke espereble ĝi iam atingu pli vastan publikon en la tuta mondo. Laŭ la Organizaĵo de Unuiĝintaj nacioj pri Nutrado kaj Agrikulturo, amaranto ankaŭ konata kiel kiviĉo ( “kiwicha”), enhavas pli da proteinoj ol aliaj cerealoj kies ĉefa propreco estas la posedo de granda fonto el nepraj aminoacidoj. Amaranto ankaŭ enhavas grandan kvanton da bonaj grasaj acidoj, kiaj la oleata acido kaj linolea acido; kaj krome ĝi estas fonto de mineraloj kiaj kalcio, fero kaj magnezio.

Ingrediencoj:

Paŝoj:

  • Unue lasu dum 6-8 horoj la amaranton en akvon ĉar tiel pli bone eblas profiti el ĝiaj proprecoj kaj por pli bona digestado. Post tiu tempo forigu la akvon.
  • Metu ĝin en kaserolon, aldonu boligitan akvon kaj kuiri 10-15 minutojn aŭ ĝis la evaporiĝo de la akvo kaj la greno estu algluiĝeca. Lasu ĝin malvarmiĝi.
  • Metu ĝin nun en alian ujon kaj spicu, raspu la karoton kaj la kukurbeton kaj aldonu. Ĉion miksu bone. Same aldonu la rizfarunon (kirlu unu aŭ du tasojn da rizo en miksaparato ĝis akirado de faruno).
  • Por pli komforte prilabori ĝin, malsekigu viajn manojn, prenu la miksaĵon kaj donu al ĝi burgerformojn. Poste vi povas kuiri ilin sur rostilo, forno aŭ fritilo, laŭ via plaĉo!

Akompanu ĝin kun laktuko, tomato kaj aliaj legomoj 🙂

Bonan apetiton!!!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *