Legomkremo el kukurbeto kaj poreo.

Saluton amikoj! Aŭtuno jam frapas niajn pordojn en la norda hemisfero kaj jam senteblas ĉie, inkluzive de niaj kuirejoj! En tiu ĉi epoko mi pli emas manĝi varmaĵojn, inkluzive de legomkremoj kiujn mi ofte faras en mia laborejo el multaj ingrediencoj. Tamen, ĉi sekva estas unu el miaj plej ŝatataj ĉar ĝi havas tre ‘mildan’ guston, ne tro fortan, kaj tion mi multe ĝuas. Ĝi postulas nur kelkajn bazajn ingrediencojn, sed se vi volus aldoni pliajn, ekz. karotojn, ili plibongustigos ĝin certe! Havu bonan aŭtunon kaj manĝu vegane! 

Ingrediencoj:

  • 1 cepo
  • 1 kukurbeto
  • 1 poreo
  • 1 terpomo
  • Muskato
  • Olivoleo
  • Salo

Paŝoj:

  • Unue tranĉu ĉiujn ingrediencojn kaj ne senŝeligu la kukurbeton ĉar tiel ĝi donos pli da koloro kaj denseco al nia kremo.  Dispecigu la cepon kaj la poreon kaj aldonu ilin al pato kun 3-4 supkuleroj da olivoleo kaj lasu kuiriĝi.
  • Sekve aldonu la terpomon kaj la kukurbeton kaj movu ĉion bone kaj lasu 3-4 minutojn kuiriĝi kun konstantaj movoj. Post ĉi tio aldonu akvon kiu apenaŭ kovru la aldonitajn legomojn.
  • Spicu laŭplaĉe kaj lasu kuiriĝi mezfajre ĝis la legomoj estu molaj. Tiam spicu denove se mankus salo aŭ muskato.
  • Forigu el la fajro, kirlu ĉion bone per miksaparato (preferinde 3 minutojn sufiĉos por bonege ĉion kirli) kaj varme servu! Se ĝia aspektu estus iom pala kaj ne bentu, laŭplaĉe dekoraciu ĝin per kelkaj semetoj aŭ io ajn 😉

 

Bonan apetiton! 

 

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *