Nokoj kun tomatsaŭco!

Saluton amikoj!
Pri itala kuirarto verdire mi devas konfesi ke mi ne estis tro interesita ĝis relative antaŭnelonge. Tio havas klaran kialon, unue, oni konas nur kelkajn internaciajn pladojn kaj pensas ke nur tion oni manĝas en Italio sed poste, mia koramiko estas italo (siciliano) kaj danke al li mi vizitis dufoje Italion ĉi jare kaj tio igis min iom pli esplori lian kuirarton kaj mi malkovradas multajn interesajn manĝaĵojn! Dum nia vojaĝo en Romo en ĉi pasinta februaro, ni vizitis tradician etan restoracion kie kontraŭ tre bona prezi ni povis gustumi pastaĵojn kaj mi decidis manĝi nokojn. Estis la unua fojo por mi kvankam pri nokoj mi legis plurfoje ĉe veganaj forumoj. Sincere dirite, ne estas la plej bongusta manĝaĵo surtere sed mi ŝatis kaj ĝuste antaŭ unu semajno mi reaŭdis pri la nokoj kaj mi esploris. Mi unue faris kaj mi eraris plurfoje, sed ĉi foje pli atenteme mi sekvis ĉiujn paŝojn kaj legis plurajn rekomendojn kaj la fina rezulto estas tre kontentiga! Tiel do, mi volas kundividi ĝin kun vi ĉiuj!

Nokoj (itale gnocci kaj hispane ñoquis)ne nur tradicias en Italio sed ankaŭ en Argentino kaj Urugvajo kie ĉiun 29an de ĉiu monato oni manĝas nokojn (la kialon? oni trovas mil historiojn sur la reto, elektu vian plej ŝatatan!) Tie la giganta itala komunumo diskonigis multajn italajn manĝaĵojn kiuj jam estas pure argentinaj 🙂

Ingrediencoj por nokoj:

  • 1 kg da terpomoj (etaj se eble)
  • 300 gr da tritikfaruno
  • Olivoleo
  • Salo
  • Nigra pipro
  • Pulvorigita ajlo

Paŝoj:

  • Lavu la terpomojn, boligu kaj senŝeligu ankoraŭ varmetaj. Premu ĝin per premilo, spicu, salu kaj aldonu 2-3 kulerojn da olivoleo. Miksu ĉion bone.
  • Aldonu iom post iom la farunon al la premita terpomaĵo. Aldonu iom kaj miksu ĉion mane, sekve aldonu pli kaj tiel plu ĝis la tuta aldono de la faruno. 

dav

dav

  • Faru bulon kaj tranĉu pecojn kaj sur tablo farunumita faru cilindron kaj longigu (vidu la fotojn) kaj sekve faru markon per la forko kaj poste tranĉu!
  • Varmigu akvon en granda kaserolo kaj kiam ĝi estu bolanta, aldonu la nokojn kaj kiam ili estos ĉe la supro, tiam vi povas pero taŭga ilo preni kaj meti en teleron.

Saŭco:
400 gr da natura tomato pistita. (eblas trovi tion en supermarktoj en dosoj)
3 ajleroj
Olivoleo
Bazilio
Salo
Sukero

Paŝoj:
Varmigu olivoleon en pato kaj aldonu la ajlerojn tranĉitajn kaj lasu tie ĝis la ajleroj komencu flaviĝi, tiam aldonu la tomatsaŭcon, iom da salo, iom da sukero kaj la sekigitan bazilion. Movu ĉion bone kaj lasu nur kelkajn minutojn surfajre!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *