Vegana rizlaktaĵo

Saluton! Kiam mi estis infano mi ne multe ŝatis ĉi dolcaĵon sed ekde mia veganiĝo mi neniam plu manĝis ĝin ĝis hodiaŭ kiam mi faris veganan version. La veganigo de ĉi dolĉaĵo estas vere facila, oni simple uzas vegetaĵan lakton anstataŭ la bovina lakto kaj ĉio alia restas same! Ĉi dolĉaĵo estas farata laŭ diversaj manieroj, tiel do, eble vi legante rimarkos tion 😉 Mi esperas ke vi ĝuos ĝin!!!

Ingrediencoj:

  • 250 gr da ronda rizo
  • 2 cinam-branĉetoj
  • Citronŝelo 
  • Oranĝoŝelo
  • Sukero aŭ Agavsiropo (sukero 100 gr, Agavsiropo 5 supkuleroj!)
  • 1 litro da vegetaĵa lakto.
  • 300 ml da akvo

Paŝoj:

  • Unue lavu la rizon bone kaj metu ĝin en kaserolon kun la akvo, la ŝeloj kaj la cinambranĉeto. Lasu ĝin mezfajre ĝis sufiĉa evaporiĝo de la akvo. 
  • Kiam la rizo estu preskaŭ seka aldonu la litron da vegetaĵa lakto (mi uzis sojlakto kvankam mi pli ŝatas kun migdallakto) kaj la sukeron aŭ agavsiropon kaj lasu ĝin je tre malalta fajro ĝis la lakto malpliiĝu kaj la tuto plidensiĝu. 
  • Forigu la branĉeton kaj la ŝelojn, servu en telero, glasetoj, ktp kaj lasu malvarmiĝi en la fridujo. Supre metu iom da pulvorigita cinamo por belaspektigi kaj ĝuu!

 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *