Panteleria salato, salato el fora sicilia insuleto.

Hej saluton! Antaŭ kelkaj semajnoj mia koramiko, kiu estas siciliano, feriis en eta insulo sicilia, nomata Pantelerio (itale Pantelleria kaj sicilie Pantiddirìa) pri kiu me sciis nenion! Kiel kutime mi tuj informiĝis ĉe la vikipedio kaj vidis enviindajn fotojn kiuj li sendis al mi. Ankaŭ li donacis libron pri sicilia kuirarto jam de antaŭlonge sed… Daŭrigi legi Panteleria salato, salato el fora sicilia insuleto.

Kibeo, mezorienta bongustaĵo.

Saluton verduloj! Hieraŭ mi faris manĝaĵon kiun mi volis nepre kundividi ĉi tie! Temas pri kibeo, kiu estas manĝaĵo simila al viandobuloj (tamen pli grandaj) sed ili estas manĝataj sen saŭco, tiu kaze ni povas diri ke ili estas kvazaŭ grandaj krokedoj. Kibeo estas disvastigata en multaj kuirartoj: arabaj (libana, siria, palestina, iraka), turka, armena… Daŭrigi legi Kibeo, mezorienta bongustaĵo.

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Karnijariko, melongeno farĉita per haketita viando.

Hej! Saluton al ĉiuj! Ĉu vi scias ke mi estas vikipediisto? De tempo al tempo mi kreas artikolojn en vikipedio pri diversaj naciaj pladoj kaj ĉi tiun mi tre ŝatis ekde la unua momento ĉar kelkaj pladoj pli facile veganigeblas ol aliaj kaj Karnıyarık estas vere facile veganigebla manĝaĵo! 🙂 Mi simple uzis teksturigitan sojon anstataŭ… Daŭrigi legi Karnijariko, melongeno farĉita per haketita viando.

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Salmoreĥo, malvarma kordova kremo.

Hej saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi afiŝis ĉi tie recepton pri gazpaĉo, malvarma supo. Hodiaŭ mi volas kundividi recepton pri salmoreĥo, malvarma kremo andaluza, pli specife el Kordovo, belega urbo ja vizitinda 😉 Salmoreĥo tradicie estas nur vegetaĵa ĉar temas pri kremo el tomatoj kaj pano sed kutime oni ornamas ĝin kun tranĉita kuirita ovo… Daŭrigi legi Salmoreĥo, malvarma kordova kremo.

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj