“Fideuà”, valencia vermiĉelaĵo!

Saluton amikoj! Kiam mi loĝis en Kubo mi memoras ke pro kontakto kun Hispanio (mia onklino tiam loĝis Madride) mi eksciis ke ĝia kuirarto tro diversas kaj ke preskaŭ ĉiu aŭtonoma regiono havas sian ‘propran’ kuirarton. Tion mi ne multe komprenis ĉar en Kubo ni ĉiuj manĝis preskaŭ samajn manĝaĵojn. Poste mi komprenis ke lando kun malsama historia evoluo (malsamaj reĝlandoj, regantoj, religioj, geografio, ktp) havis tiom da diversaj pladoj!

Sendube unu el la aŭtonomaj regionoj kun bonegaj kaj famegaj pladoj kiaj paelo estas Valencio. Ĝi havas ankaŭ alian pladon sufiĉe konata en tuta Hispanio sed mi ne scias ĉu en aliaj landoj ankaŭ! Temas pri manĝaĵo tre simila al paelo, sed oni uzas vermiĉelojn anstataŭ rizo!

Mi uzis multajn legomojn ĉar mi havis ilin ĉemane sed vi mem povas uzi kiujn vi havas kaj ŝatas. Se vi ne havus sojon, mi same diras, simple ne uzu ĝin. Kaj fine, mi arde rekomendas uzi legomsupon ĉar ĝi donos bonegan guston al la vermiĉelaĵo!

Ingrediencoj: (por kvar homoj)

  • 1 ruĝa kapsiko
  • 1 verda kapsiko
  • 1 flava kapsiko
  • 100 gr da ĉampinjonoj
  • 1 cepo
  • 1 ajlero
  • 2 karotoj
  • 400 gr da tomatsaŭco
  • Melongeno
  • Kukurbeto
  • Teksturigita sojo (dika)
  • 500 gr da vermiĉeloj
  • Rosmareno
  • Timiano
  • Petroselo
  • Salo
  • Olivoleo
  • 750 L da legomsupo aŭ akvo.

Paŝoj:

IMG_20170914_015212_830

  • Unue ni devas rosti la vermiĉelojn! Ni devas ŝmiri paton per oleo kaj aldoni la vermiĉelojn kaj je mezalta fajro rosti ilin. Post kvin minutojn pli malpli ili estos pretaj. Sed ne lasu ilin solaj! Konstante zorgu pri ili kaj movu per spatelo. Konservu ĝin por posta uzo.
  • Dua paso estos la tranĉado de ĉiuj legomoj kaj enakvigado de la teksturigita sojo minimume 15 minutojn sub varm(et)a akvo kun iom da salo.
  • En la patego (granda pato) kie vi faros ĝin unue faru sofriton: Aldonu 3-4 kulerojn da olivoleo kaj sekve la tranĉitan cepon kaj ajleron kaj movu! Poste aldonu ĉion alian: kukuerto, melongeno, kapsikoj, karoto kaj movu bone. Spicu kaj salu.
  • Post kelkaj minutoj, aldonu la teksturigitan sojon kaj movu ĉion kaj sekve aldonu la tomatsaŭcon kaj se necese aldonu pli da spicoj kaj salo!
  • Kiam la legomoj estos sufiĉe kuiritaj, aldonu la rostitajn vermiĉelojn, la akvon aŭ legomsupon kaj je mezalta fajra lasu ĝin kuiri ĝis la akvo reduktiĝas.
  • Forigu ĝin el la fajro kaj per pura tuko kovru la pategon dek minutojn kaj fine servu!
  • Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *