En Kubo, same kiel en la plejparto de karibaj kaj sud- amerikaj landoj, rizo estas la bazo de ĉiu manĝo. Ni povas trovi multajn diversajn pladojn el ĝi kun fazeoloj, kokidaĵo, flava rizo kaj multaj aliaj. Mi celas veganigi pladojn el la tuta mondo por krei pli justan mondon, kie bestoj ne devus suferi pro… Daŭrigi legi Kuba kuirarto: rizo kun maizo kaŭ kamagveja maniero
Kategorio: Receptoj
Pano por burgeroj
En la lastaj monatoj mi komencis esplori pri burgeroj. Mi ŝatas ilin ĉar oni povas krei multegajn malsamajn burgerojn el tre diversaj ingrediencoj troveblaj laŭ la sezono, regiono aŭ propra aparta ŝato. Burgeroj povas esti el fazeoloj, rizoj, sojo, aveno, pizoj kaj tre ofte miksitaj… Sed ĉiam mi havis la saman problemon: La pano. Neniu… Daŭrigi legi Pano por burgeroj
Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj
En tiuj ĉi lastaj tagoj mi komencis iom esplori la kartvelan kuirarton kiu estas tre riĉa, bunta, bongusta kaj varia sed ne tro konata kaj en Hispanio kaj en ‘Okcidento’. Mi konatiĝis kun la kartvela kuirarto en la najbara lando Armenio kie mi loĝis ses monatojn. Tie famas pluraj restoracioj kie eblas manĝi tradiciajn kartvelajn manĝaĵojn.… Daŭrigi legi Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj
Veganaj meksikaj faĥitoj
Unu el la plej popularaj pladoj de la riĉa meksika kuirarto estas la tiej nomataj ”faĥitoj” (hispane ‘fajita’ povas signifi etaj strio, zono aŭ bendo). Por ĝi ni bezonos simplajn ingrediencojn kaj meksikan tortiljojn kiujn ofte oni povas trovi en supermarktoj. Se vi ne trovus la tortiljojn ĉe vi, eblas simple anstataŭi ilin per la… Daŭrigi legi Veganaj meksikaj faĥitoj
Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.
Strogonofo aŭ stroganofo estas rusa plado de la 19a jarcento, onidire, ĝin kreis ĉefkuiristo kiu laboris por la rusa militisto, duko Pavel Aleksandroviĉ Stroganov. Ĝi ekiĝis kadre de kuirkonkurso en Peterburgo. De tie ĝi disvastiĝis en Ĉinion, Usonon kaj Brazilon inter aliaj landoj! Kutime ĝi estas manĝata kun spagetoj aŭ rizo. Sed oni povas manĝi… Daŭrigi legi Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.
Burgero el kvinoo!
Burgeroj el vegetaĵoj abundas kaj je gustoj kaj je koloroj sed tiu ĉi estas specialaĵo por multaj el la veganoj. Kvinoo estas relative nova nutraĵo en Eŭropo kaj Azio sed ĝi havas malnovan tradicion kaj uzadon en la andaj landoj, pli specife en Peruo kie la inkaoj konsumis ĝin pro la proteinoj kaj esencaj grasoj… Daŭrigi legi Burgero el kvinoo!