Kuba kuirarto: rizo kun maizo kaŭ kamagveja maniero

En Kubo, same kiel en la plejparto de karibaj kaj sud- amerikaj landoj, rizo estas la bazo de ĉiu manĝo. Ni povas trovi multajn diversajn pladojn el ĝi kun fazeoloj, kokidaĵo, flava rizo kaj multaj aliaj. Mi celas veganigi pladojn el la tuta mondo por krei pli justan mondon, kie bestoj ne devus suferi pro niaj bezonoj aŭ eĉ kapricoj. Tamen, tiu ĉi recepto estas en si mem tute vegana. Mi faris neniun penon por serĉi anstataŭaĵojn 🙂 Mia regiono, Kamagvejo (Camagüey en la hispana) estas granda provinco en la centro de la insulo kiu estas preskaŭ tute ebena kaj tre fruktodona. Tie kreskas multaj legomoj kaj ankaŭ maizo. Ni uzas ĝin diversmaniere sed sendube unu el niaj plej ŝatataj pladoj estas “rizo kun maizo” kiun mi volas prezenti al vi hodiaŭ laŭ ĝia kuirmaniero en mia regiono! Ĝi bezonas nur kelkajn ingrediencojn kaj eblas manĝi kun salato (tomato, laktuko, avokado) kaj patakonoj -frititaj bananlamenoj- (pri ili mi publikigos baldaŭ recepton!) 

Ingrediencoj:

  • 1 litro da akvo
  • 1 kvadrateto da koncentrita legom-supo
  • 230 gr da maizo
  • 460 gr da rizo
  • 1 laŭrofolio
  • Salo laŭplaĉe
  • Origano laŭplaĉe
  • Kumino laŭplaĉe
  • 5 gr da vegetaĵa kolorigaĵo
  • 50 ml da oleo

Paŝoj:

  • Aldonu la litron da akvo kaj la koncentritan legomsupon kaj aldonu origanon, kuminon kaj la laŭrfolion kaj lasu ĝin boli
  • Aldonu al ĝi 230 gr da maizo  kaj la rizon (lavu ĝin subakve almenaŭ dufoje) kaj aldonu la vegetaĵan kolorigaĵon kaj la salon laŭplaĉe
  • Unue lasu la fajron sufiĉe alte kaj kiam ĝi eksekiĝu, malaltigu la fajron ĝis la fina kuirado. Pli malpli ĉio ĉi postulos inter 25 kaj 30 minutoj sed estu zorgema.
  • Fine servu ĝin kun la salato kaj frititaj bananoj 🙂 kaj…  

 

                                                           Bonan apetiton! ¡Que le aproveche!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *