Burgero el kvinoo!

Burgeroj el vegetaĵoj abundas kaj je gustoj kaj je koloroj sed tiu ĉi estas specialaĵo por multaj el la veganoj. Kvinoo estas relative nova nutraĵo en Eŭropo kaj Azio sed ĝi havas malnovan tradicion kaj uzadon en la andaj landoj, pli specife en Peruo kie la inkaoj konsumis ĝin pro la proteinoj kaj esencaj grasoj kiujn ĝi enhavas. La kvinoo aĉeteblas en multaj veganaj vendejoj, en pluraj grandaj kaj mezgrandaj supermarktoj, per interreto kaj en landoj kiaj Peruo ĉie! Se vi ofte aŭ de tempo al tempo havas ĝin kaj neniam provis fari burgerojn per ĝi, jen la momento por tion fari! 
Ingrediencoj:
  • 1 taso da kvinoo
  • ½ taso da ruĝa kapsiko fajne tranĉita
  • ½ da cepo fajne tranĉita
  • Spicoj laŭplaĉe (kumino, papriko, origano…)
  • ½ taso da raspita karoto (laŭplaĉe)
  • 3 plenaj kuleroj da kiker- aŭ tritikfaruno.
Preparado:
La unua paŝo estos la kuirado de la kvinoo. Por tio unue ni devas purigi ĝin per akvo frotante per niaj manoj sub malvarma akvo de la krano kaj forigi la ŝaŭmon kiun ĝi eligas. Poste ni metu la kvinoon en la kaserolon kaj aldonu du tasojn aŭ eĉ tri da akvo malvarma, iom da salo kaj oleo. Lasi ĝin boli dum 15 minutoj proksimume. Ni scias kiam ĝi estos jam preta ĉar la semoj pli kreskas kaj ‘rompiĝas’. Konservu ĝin sen la akvo.
Je meza fajro ni fritu la cepon kaj kapsikon kun la raspita karoto kaj post tri minutoj ni aldonu la spicojn. La celo estas krei sofriton al kiu ni aldonos la kvinoon kaj iom poste ankaŭ la farunon. Post iom da agitado ni sentos kiel kreiĝas pli densa kaj sameca pasto. Ni forigu ĝin el la fajro. 
Nun ni povas doni butgeran formon al la pasto. Mi kutime uzas muldilon sed per niaj manoj mem ni tion povas fari! Lasu ilin malvarmiĝi por ke la burgeroj estu pli malmolaj kaj ne rompiĝu!
Mi rekomendas manĝi ĝin en la burgera pano kun laktuko, tomato kaj avokado! La rezulto estas nekredeble bongustega!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *