Veganaj matenmanĝoj: banan-pano!

Esti vegano ne signifas rezigni pri ĉiuj pladoj ekzistantaj en la kuirarta mondo. Simple li/ŝi forlasos tiujn ingrediencojn el besta deveno pro etikaj kialoj; sed ĉiam eblas ilin anstataŭi kaj rekrei la tradician recepton por daŭre ĝui ilin. Same okazas pri la matenmanĝo. Kutime mi nur matenmanĝas grandegan kruĉon da fruktokirlaĵo (dulitra!) kun kelkaj suplementoj… Daŭrigi legi Veganaj matenmanĝoj: banan-pano!

Spagetoj kun vegana bolonjezo! (kun filmeto!)

Hodiaŭ mi vekiĝis malfrue, mi planis fari alian pladon sed mi iomete pigris kaj mi tuj pensis pri pli facila kaj rapida recepto, mi serĉis inter miaj produktoj kaj jen! Per malmultaj ingrediencoj kaj bazaj paŝoj, oni povas majeste manĝi ĝis plensatigo! La spagetoj kun bolonjezo estas itala plado kiu iĝis ja internacia. Veganoj ankaŭ… Daŭrigi legi Spagetoj kun vegana bolonjezo! (kun filmeto!)

Vegana kustardo el ĉokolado!

Ĉokolado estas parto de mia ĉiutaga vivo kaj de multaj homoj surplanede! Ĝi estas unu el la plej furoraj manĝaĵoj kiuj uzeblas plej diverse. Mi ŝatas ĝin kiel ajn kaj tiuj ĉi kustardoj estas perfekta memfarita deserto kiu postulas entute ne pli ol dek minutojn 🙂   Jam pasis sufiĉe longa tempo ekde mia lasta… Daŭrigi legi Vegana kustardo el ĉokolado!

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Vegana kaĵunuksa mocarelo!

Mocarelo estas tre fama itala fromaĝo kiun oni uzas precipe  por salatoj kaj picoj. Kiel preskaŭ ĉio, ni havas veganan version de tiu ĉi tradicia fromaĝo. Avantaĝe ĝi estas multe pli sana kaj tre facile farebla hejme kun tre malmultaj ingrediencoj. Mi diru ke ekzistas pluraj receptoj de veganaj mocareloj, kio igas ĝin havi malsaman… Daŭrigi legi Vegana kaĵunuksa mocarelo!

Kremo el eruko kaj kokoslakto

La eruko estas planto origina el la baseno de la Mediteraneo kaj en okcidenta Azio kaj ekde la romiaj epokoj ĝi estis rikoltata kiel sovaĝa herbo por diversaj uzoj. En la 90aj jaroj ĝi ekĝuis popularecon kaj ĝia kultivado iĝis grandskala. Ĝi ludas gravan rolon en la kuirartoj itala, franca kaj greka. Erukon oni precipe… Daŭrigi legi Kremo el eruko kaj kokoslakto