Veganaj matenmanĝoj: banan-pano!

Esti vegano ne signifas rezigni pri ĉiuj pladoj ekzistantaj en la kuirarta mondo. Simple li/ŝi forlasos tiujn ingrediencojn el besta deveno pro etikaj kialoj; sed ĉiam eblas ilin anstataŭi kaj rekrei la tradician recepton por daŭre ĝui ilin.

Same okazas pri la matenmanĝo. Kutime mi nur matenmanĝas grandegan kruĉon da fruktokirlaĵo (dulitra!) kun kelkaj suplementoj (marakvo, kreatino, proteinoj) sed de tempo al tempo mi ankaŭ preparas panon, biskvitojn aŭ kukon por gluti ĝin matene! Tiamaniere ankaŭ ni rompos tiun miton ke ne eblas ĝui sanan kaj bongustan manĝaĵon kiam oni estas vegano.

Verdire, preskaŭ ne ekzistas limoj kaj nuntempe eblas trovi librojn pri vegana kuirarto kie ajn kaj ankaŭ sur interreto oni trovas multe da informo. Mi nur volas montri kiel facile fari panon aŭ kukon el banano kiu povas esti via matenmanĝo sed certe ekzistas aliaj manĝaĵoj. Mi rekomendas esplori aŭ simple demandu al mi kaj mi donos aliajn receptojn 🙂 

Banano-kuko por matenmanĝoj!

Ingrediencoj:

  1. Bananoj
  2. Margarino
  3. Ĉiao
  4. Kafo (espreso) 
  5. Faruno (blanka kaj nerafinita)
  6. Cinamo 
  7. Bruna sukero

 

Por fari ĉi tiun delican veganan banan-panon, kirlu duonglason da margarino kun duonglaso da nerafinita bruna sukero ĝis ĝi iĝu spongeca. Aliflanke, agitu bone 3 kulerojn da ĉiao-semoj kun ses kuleroj da akvo, kaj aldonu ĝin al la antaŭa miksaĵo.

Faru pureon el du mezgrandaj bananoj aŭ tri malgrandaj, aldonu trionon da espreso kaj kunigu al la ĉefa maso. Laste, nur aldonu farunon (125 g blanka kaj 125 g nerafinita), salon kaj blutitan cinamon. Metu la preparaĵon en la fornon kaj lasu tie dum 30-40 minutoj kaj ĝi estos preta!

1 komento

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *