Vegana ĉorizo el sojviando!

Saluton amikoj! Kolbasoj estas unu el la plej oftaj manĝaĵoj troveblaj en multaj naciaj kuirartoj. Hodiaŭ mi proponas al vi fari ĉorizon, kiu estas tre populara paprika kolbaso ne nur en Hispanio sed ankaŭ en Latinameriko kaj Portugalio kaj en aliaj mondopartoj ankaŭ! Tiu ĉi recepto estas vere tre simpla kaj ne postulas tiom da tempo. Krome, ĝi estas tre sana, male al la tradiciaj kolbasoj, kiujn la Monda Organizaĵo pri Sano konsideras kaŭzantoj de kancero. Eble la nura komplikaĵo por multaj povus esti la aĉetado de la teksturigita sojviando. Ĝin mi trovas en Madrido en dietetikaj, ekologiaj kaj veganaj vendejoj, sed ankaŭ grandaj supermarktoj ofertas ilin. Ankaŭ ĉe Amazon.com troveblas kontraŭ bona prezo! Tiu ĉi sojviando ne nur utilas por la kolbasoj sed ankaŭ por kneloj kaj multaj aliaj receptoj!  

Ingrediencoj

(por 3 kolbasoj:)

  1. 80 gr. da fajna teksturigita sojo
    350 ml. da akvo
    6 kuleretoj da olivoleo
    4 kuleroj da tritikfaruno
    4 kuleroj da raspita pano
    2 kuleretoj da pulvorigita cepo
    2 kuleretoj da pulvorigita ajlo
    2 kuleretoj da seka origano
    2 kuleretoj da salo
    8 kuleretoj da paprikoj (1 aŭ 2 el ili povas esti pika papriko)
    3 kuleroj da sojsaŭco
  2. 2 kuleroj da likva fumo (opcie)

Paŝoj:

  • En bovlo ni miksu la fajnan teksturigitan sojviandon kun la ajlo, cepo, origano, salo kaj papriko. Aldonu varman akvon  por ke la sojviando teksturigita pli rapide  hidratiĝu. Movu ĝin per kulero por ke ĉio aldonita estu kovrita de la akvo.Post kelkaj minutoj ni povas alfoni la farunon, raspitan panon, oleon kaj sojsaŭcon. Ni miksu ĉion ĝis kreado de pli densa kaj alglueca pasto mane manipulebla. Se ĝi estus tre alglueca, aldonu iom pli da faruno aŭ raspita pano.

    Ni disigu la paston je tri samkvantaj partoj kaj enruligu ilin per plastfolio donante al ĝi la formon kaj dikecon de la tipaj ĉorizoj. Ni ŝnuru la ekstremojn  kvazaŭ karamelo kaj per ilo kun akra pinto ĝin kreu etajn fendojn por ke la aero eliru.

    Ni povas kuiri ĝin en akvo aŭ vaporo dum 30 minutoj.

    Lasu ĝin malvarmiĝi kaj elvolvu. Ĝi frostreblas post la kuirado.

    La ĉorizo povas esti fritita sur pato kun malmulte da oleo, tranĉu ĝin lamene aŭ manĝu tiel kiel farite. Eblas manĝi ĝin kun pano aŭ aldoni ĝin al kaĉo kun guŝoj kiaj kikeroj aŭ lentoj!

 

 

Lentoj kun ĉorizo
Lentoj kun la ĉirizo de ĉi supra recepto 🙂

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *