Vegana kustardo el ĉokolado!

Ĉokolado estas parto de mia ĉiutaga vivo kaj de multaj homoj surplanede! Ĝi estas unu el la plej furoraj manĝaĵoj kiuj uzeblas plej diverse. Mi ŝatas ĝin kiel ajn kaj tiuj ĉi kustardoj estas perfekta memfarita deserto kiu postulas entute ne pli ol dek minutojn 🙂  

Jam pasis sufiĉe longa tempo ekde mia lasta artikolo ĉi tie en VeganArto sed por esti sincera, dum vintro mi iĝas kvazaŭ dormema urso kiu pasigas la tutan sezonon dormanta. Krom tio ĉi, en pasintaj monatoj mi multe laboris kaj kiam mi liberis, mi estis tiel laca ke mi ne emis krei novajn receptojn. Sed por forgesi la pasintan tempon mi faris kustardon kiu estas tre facile farebla, kun tre malmultaj ingrediencoj kaj kun minimuma postultempo! Mi tre ŝatas ĉokoladon kaj kustardojn ĝenerale. Sed kustardoj el supermarktoj havas multajn kemiaĵojn kiujn mi ne konas kaj ne fidas je ili. Tial do, hejmfarita kustardo por niaj kolazionoj aŭ postmanĝaj desertoj!

 

  1. Kuirtempo: 10 minutojn
  2. Facile?: Jes, multe.

Ingrediencoj por kvar porcioj:

  • 500 gr da vegetaĵa lakto (mi elektis el sojo ĉar malpli kostas kaj havas pli neŭtran guston)
  • 40 gr da sukero
  • 40 gr da maiz-amelo
  • 30 gr da kakao-pulvoso sensukera.

Paŝoj:

  1. En bovlo ni verŝu la vegetaĵan lakton, la kakaon kaj la sukeron.
  2. En aparta ujo ni verŝu la maizamelon kun iomete da sojlakto aŭ akvo por likvigi ĝin.
  3. Ni varmigu ĝin kaj per kirlilo ni movu ofte ĝis ekbolo. Tuj post la ekbolo aldonu la likvan maizamelon kaj la miksaĵo iĝos tre densa densa. Ni plu movu dum plia minuto kaj forigu el la fajro kaj tuj servu en la kustardujoj (povas esti glasetoj, reciklitaj vitraj dosoj…).
  4. Malvarmiĝinte, metu ilin en la fridujon kaj akiros flanecan konsiston. Ili jam pretas por ekmanĝo!

 

Bonan apetiton!

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *