Vegana kaĵunuksa mocarelo!

Mocarelo estas tre fama itala fromaĝo kiun oni uzas precipe  por salatoj kaj picoj. Kiel preskaŭ ĉio, ni havas veganan version de tiu ĉi tradicia fromaĝo. Avantaĝe ĝi estas multe pli sana kaj tre facile farebla hejme kun tre malmultaj ingrediencoj. Mi diru ke ekzistas pluraj receptoj de veganaj mocareloj, kio igas ĝin havi malsaman guston depende de la varianton kiun oni decidu uzi. Tiun ĝi vi povos fandi por picoj aŭ tranĉi aŭ raspi por salatoj. Ĝuu ĝin! 

Ingrediencoj:

  • 1/4 taso da kaĵunuksoj
  • 1 kulero da maizamelo 
  • suko de 1/4 citrono
  • 1 taso da varma akvo
  • salo laŭplaĉe

Paŝoj:

  • Kirlu ĉiujn ingrediencojn dum du minutoj proksimume
  • Metu ĝin en taŭga poto, kiu ne algluiĝu. 
  • Kuiru ĝin mezfajte dum 5-7 minutoj kaj movu ĝin konstante
  • Kiam la maso estu densa kaj peza ĝi estos jam preta. Tuj uzu ĝin por pico ekzemple.
  • Aŭ konservu ĝin en muldilo kaj lasu ke ĝi iĝu malmola. Post tio lasu ĝin tri horojn minimume en la fridujo.

Kaj jam vi havas veganan mocarelostilan fromaĝon! Bonan apetiton! Mi rekomendas fari kaprian salaton 🙂 

Por la kapria salato, tranĉu la fromaĝon, tomaton kaj ornamu ilin kaj aldonu sur la fromaĝo bazilifoliojn. 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *