Burgero el kikeroj, aveno kaj kareo

Saluton amikoj! La mondo pri veganaj burgeroj estas senlima! Nur sufiĉas iom trarigardi vian manĝoŝrankon kaj tuj elpensi burgeron! Ni diru ke pli malpli tiel naskiĝis ĉi burgero. Nur 100 gramoj da kikeroj kuiritaj sen salo donas al ni karbonhidraton (kiu donas energion), dieta fibro (bona por la kora kaj digesta sano), proteinoj kaj grasoj,… Daŭrigi legi Burgero el kikeroj, aveno kaj kareo

Venezuelaj arepoj kun la farĉaĵo ”Reina Pepiada”

Saluton amikoj! Por la unua fojo mi faris venezuelan manĝaĵon kaj vere mi tre ŝatis! Mi jam listigis kelkajn aliajn por ontaj fojoj! Arepo estas kiel speco de ronda maiza pano aŭ bulko kiu estas antaŭkolumba manĝaĵo ĉiutaga el Kolombio kaj Venezuelo.Tiu ĉi arepo venas de la pasinta jarcento kaj estas dediĉita al junulino kiu por… Daŭrigi legi Venezuelaj arepoj kun la farĉaĵo ”Reina Pepiada”

Armena somera salato.

Saluton amikoj! Kvankam la somero oficiale finiĝis por la norda hemisferio, kie mi loĝas, la tagoj ankoraŭ estas sufiĉe varmaj eĉ se leĝeraj ventoj blovas kun kelkaj mortintaj folioj aŭtunaj. Kiam mi loĝis en Armenio (jes! mi loĝis tie! inter 2012-2013) mi laboris en restoracio kaj danke al tio mi povis konatiĝi kun multaj armenaj… Daŭrigi legi Armena somera salato.

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Turk-stilaj kikeraj koftoj!

Saluton amikoj! Antaŭ kelkaj semajnoj mi volis fari ĉi tiun manĝaĵon sed mi ne trovis la tempon por tion realigi. Hodiaŭ mi faris por la unua fojo kaj mi vere ĝojas pro la bonega rezulto! Koftoj (köfte, kufta, keftedes, qyufta…) estas manĝaĵo simila al la kneloj. Temas pri viandobuloj spicitaj ofte akompanata kun saŭco. Ĝi… Daŭrigi legi Turk-stilaj kikeraj koftoj!

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj

Blankamanĝaĵo el migdallakto kaj vanilo

Saluton amikoj! Blankmanĝaĵo (katalune menjar blanc, itale biancomangiare, france blanc-manger kaj hispane manjar blanco) estas simpla deserto el la Mezepoko kiu daŭre estas manĝata kun novaj ingrediencoj. Kutime ĝi estas el migdala lakto, rizfaruno aŭ maizamelo (maizena), sukero, citrono, cinamo, migadaloj por supre ornami…. Mi faris la plej simplan version kaj mi tre ŝatis la… Daŭrigi legi Blankamanĝaĵo el migdallakto kaj vanilo

Publikigita
Kategoriitaj Receptoj